Naco
Naco estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La komunumo Naco situas en la ekstrema nordo de la subŝtato de Sonora kaj ĝi limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas la vilaĝo Naco. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26039.
Naco | ||||
---|---|---|---|---|
municipo de Meksiko | ||||
Blazono | ||||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Sonora | |||
Poŝtkodo | 84180 | |||
Telefonkodo | 633 | |||
Kodo laŭ INEGI | 26 039 | |||
Retpaĝaro | http://www.naco.gob.mx | |||
Politiko | ||||
Urbestro | José Manuel Madrid Grijalva (2012-14) | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 6 010 | |||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 31°20′N 109°57′U / 31.333°N, 109.95°U (mapo) | |||
Alto | 1 420 m | |||
Areo | 651,8 km² | |||
Horzono | UTC -7 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Naco Municipality [+] | ||||
Geografio redakti
La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6401 loĝantojn. El tiuj estis 3238 viroj kaj 3163 virinoj. La komunumo havas surfacon de 651,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1420 metroj super la marnivelo.
Klimato redakti
En la komunumo jare falas averaĝe 466 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C.
Sociogeografio redakti
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3309 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 3223 scipovis legi kaj skribi kaj 83 personoj estis analfabetoj. Do 2,51 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 4606 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 35 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,76 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Politiko redakti
Jen estas listigitaj kronologie la komunumestroj:
- 1934 - 1937, Manuel Grijalva
- 1937 - 1940, Horacio Valenzuela
- 1940 - 1943, Ramón Morales Ibarra
- 1943 - 1946, José Gonzalo Escobar Jr.
- 1946 - 1949, Miguel Ayala Molina
- 1949 - 1952, Jesús Manuel Franco Martínez
- 1952 - 1955, José Gonzalo Escobar Jr.
- 1955 - 1958, Jesús Ramírez Loaiza
- 1958 - 1961, Eduardo Monteverde
- 1961 - 1964, Guillermo Gim Delgado
- 1964 - 1967, Juan Hernández Bracamontes
- 1967 - 1970, Guillermo Yates León
- 1970 - 1973, Clemente Andrés Rivera
- 1973 - 1976, Luis Antonio Romo Mitre
- 1976 - 1979, José Luis Guerrero Bobadilla
- 1979 - 1982, Manuel Bravo Solorzano
- 1982 - 1985, Luis Antonio Romo Mitre
- 1985 - 1988, Enrique Alejandro Martan Bustamante
- 1988 - 1991, José Jaime Sánchez Nieblas
- 1991 - 1994, Manuel Bravo Solorzano
- 1994 - 1997, Porfirio Moreno López
- 1997 - 2000, Juan Encinas Ramírez
- 2000 - 2003, Jose Lorenzo Villegaz Vasquez
- 2003 - 2006, Lic. Vicente Torres Bracamontes
- 2006 - 2009, José Lorenzo Villegas Vasquez
- 2009 - 2012, José Manuel Madrid Grijalva
Historio redakti
Sur la teritorio de Naco originie vivis indiĝenoj de la opatoj kaj nahuoj. La vorto "Naco" en la opata lingvo signifas nopalo. La komunumo estas konata pro la bataloj lige al la Meksika Revolucio. Ĝis la jaro 1901 Naco formis parton de la komunumo Fronteras. Ekde la 22-a de junio 1937 Naco fariĝis aŭtonoma.
Eksteraj ligiloj redakti
- Naco Arkivigite je 2007-02-23 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)