Nada

romano de Carmen Laforet de 1944

Nada (nenio) estas la unua romano de la hispana verkistino Carmen Laforet kaj unu de la plej gravaj literaturaj verkoj de Hispanio en la 20-a jarcento. Temas pri verko ekzistadisma[1] kiu reprezentas la stagnon kaj la malriĉon en la hispana postmilito, dum la unuaj jaroj de la frankismo.

Nada
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Carmen Laforet
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1945
Ĝenro romano
Loko de rakonto Barcelono
Honorigoj Premio Nadal
vdr

La romano ricevis laŭdojn kaj du gravajn literaturajn premiojn: nome la Premio Nadal 1944[2]​ kaj la Premio Fastenrath 1948, de la Real Academia Española.[3] Krome, ĝi estis inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj hispanlingvaj de la 20-a jarcento fare de la hispana ĵurnalo El Mundo.[4]

La romano altiris la atenton ne nur pro la junaĝo de la aŭtorino (tiam 23-jaraĝa), sed ankaŭ pro la malkutima realisma priskribo de la tiama socio.[5] Tamen Carmen Laforet dementis, ke Nada estas membiografia romano.[6]

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La protagonisto de la romano estas juna orfino, nome Andrea, kiu post la Hispana Enlanda Milito alvenas al Barcelono por studi kaj ekfari novan vivon.​ Kiam ŝi venas ĉe sia avino, ŝi seniluziiĝas. En tiu malgranda loĝejo de strato Aribau, loĝas ŝia avino, ŝia onklino Angustias, ŝia onklo Román, ŝia onklo Juan, la edzino de tiu lasta, nome Gloria, kaj la servistino, Antonia. La malfacilaĵoj estas pliigitaj per malsato, malpuro, violento kaj malamo. Andrea vivas subpremita de sía onklino Angustias, sentas, ke ilia vivo ŝanĝiĝos kiam ŝia onklino foriros, sed la aferoj ne pliboniĝas. Tamen en la Universitato ŝi konas Ena, kiu iĝos ŝia intima amikino kaj kiu ludis gravan rolon en ŝia vivo, ĉar ĉe tiu ŝi lernos tion kion la ekstera mondo povas havigi.[7]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komento redakti

Nada estas hispana fimo de 1947, reĝisorita de Edgar Neville, kaj bazita sur la romano Nada, de Carmen Laforet.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. De Zuleta, Emilia. «Historia de una amistad :Ramón Sender y Carmen Laforet desde sus exilios.». Olivar: revista de literatura y cultura españolas. Konsultita la 22an de junio 2020.
  2. «Nada». Canal HISTORIA. 5a de januaro 2011. Konsultita la 1an de februaro 2022.
  3. «Carmen Laforet, la escritora grafofóbica». La Vanguardia. 5a de januaro 2015. Konsultita la 22an de junio 2020.
  4. Lista completa de las 100 mejores novelas
  5. Quevedo García, Francisco Javier. «La insolación, de Carmen Laforet: una novela de iniciación». El Guiniguada Nº 17 (2008).
  6. Laforet, Carmen (1956). Mis páginas mejores. Editorial Gredos. Konsultita la 22an de junio 2020.
  7. Mocek, Izabela (septembro 2005). «Nada de Carmen Laforet: el proceso de maduración de la protagonista como un ejemplo de emancipación femenina». Universidade de Vigo. Arkivita el originalo la 1an de majo 2021. Konsultita la 24an de junio 2020.

Bibliografio redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nada (novela) en la hispana Vikipedio.