Nadlovosta galinago

La Nadlovosta galinago, Gallinago stenura estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nadlovosta galinago


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Galinagoj Gallinago
Specio: G. stenura
Gallinago stenura
Bonaparte, 1831
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi reproduktiĝas en nordokcidenta Rusio, nordaj Siberio kaj Mongolio kaj centra Azio kaj migras vintre en sudan Azion el Pakistano ĝis suda Ĉinio kaj Indonezio. Ĝi estas la plej komuna migranta galinago en suda Barato, Srilanko kaj multe de sudorienta Azio. Kelkaj ekzempleroj vintras en Afriko ĉirkaŭ Kenjo dum kelkaj jaroj. Migrado okazas laŭ malgrandaj aroj de 5 aŭ 10 birdoj.

Pin-tailed Snipe.jpg
Pin-tailed Snipe

Ties reprodukta medio estas malsekaj marĉoj kaj tundro en arkta kaj boreala Rusio. Vintrantaj birdoj loĝas ĉe diversaj humidejoj, tre ofte kun Komuna galinago, sed ili povas troviĝi ankaŭ en pli sekaj medioj ol sia parenco.

Ili nestumas en bone kaŝita loko surplanke.

Tiuj birdoj manĝas en milda koto per tuŝoprobado aŭ bekoplukado kaj rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj tervermojn kaj ankaŭ iom da planta materialo.

Tiu estas 24-27 cm longa birdo, tre simila al pli longbeka kaj longvosta Komuna galinago. Ĝi havas mallongajn grizverdajn aŭ flavecajn krurojn kaj tre longan - ĉirkaŭ 6 cm- rektan brunmalhelan bekon. La korpo estas brune punktita supre – kun du palflavaj linioj dorse – kaj hela sube, sed striita flanke kaj bruste. Ili havas malhelan strion tra la okulo inter du helaj kaj supre alia tre malhela kaj pli larĝa kaj ĉe krono helan linion. La flugiloj estas larĝaj kaj ne tiom pintakraj kiom tiuj de Komuna galinago kaj sen blanka bordo; la mallonga vosto montras iom da ruĝeco. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj junuloj diferencas nur pro plumaraj detaloj.

Maskloj ludas ĥorajn kaj flugajn ceremoniojn kie la vostaj flankaj plumetoj faras specifan fajfadon. Tiuj vostaj plumetoj kiel nadloj nomigas la specion kaj en kelkaj naciaj lingvoj kaj en esperanto.

Referencoj redakti