Nador (berbere: ⴻⵏⵏⴰⴹⵓⵔ, arabe: الناظور) estas grandurbo kaj havenurbo en Maroko, kie estas provinca ĉefurbo.

Nador
urbo • municipo de Maroko • urbego
Administrado
Poŝtkodo 62000
Demografio
Loĝantaro 161 726  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 10′ N, 2° 56′ U (mapo)35.1667-2.93333Koordinatoj: 35° 10′ N, 2° 56′ U (mapo) [+]
Alto 42 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Nador (Maroko)
Nador (Maroko)
DEC
Nador
Nador
Situo de Nador

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nador [+]
vdr
Mapo pri fervoja reto de Maroko, kie estas signita Nador en la nordorienta landoparto

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Nador situas inter Rif-montaro kaj Mediteraneo, en la nordorienta sekcio de la lando. Melilo situas 13, Taza 210 km.

Historio redakti

Malgraŭ tion, ke Nador estis loĝata ekde la antikvaj tempoj, hispanoj fondis la urbon en 1908 por minadi en la proksimeco. En 1934 ĝi iĝis administra centro. Precipe berberoj loĝas en la urbo.

 
Marbordo de Nador

Ekonomio redakti

En Nador oni okupiĝas pri industrio, komercadoj kaj agrikulturo (fruktoj, fiŝoj kaj brutoj). La industrio precipe kreskis fine de la 20-a jarcento. Oni minadas feroercojn kaj karbon en la montaro, kiu ebligas la pezan industrion, sed gravas ankaŭ la teksaĵoj, kemiaĵoj elektronikaĵoj. La urbo estis longe centro de kontrabando.

Trafiko redakti

Nador havas internacian flughavenon, branĉan fervojan linion ekde 2011 kaj trairan ĉefvojon, kiu kuras laŭ la maro. Pluraj rektaj aŭtobusoligiloj estas inter Nador kaj la gravaj marokaj grandurboj. En la haveno pramoj trafikas precipe al Hispanio.

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • Angla kaj hispana Vikipedioj
 
Hotelo en Nador