Naftorafinado estas ĥemi-inĝeniera procezaro por transformi nafton al altvaloraj produktoj per distilado, purigo (sensulfurigo) kaj nobligo. Ĝi okazas en naftaj rafinejoj.

Naftorafinado, distilado en turo (sur la bildo, LPG signifas likvan gason)

La natura kruda ŝtonoleo estas nomita dum rafinado antaŭ prilaboro nafto kaj post la rafinado petrolo (ŝtonoleo).

La nafto alvenas la rafinejon kun poluaĵoj, akvo, emulsio, tiel oni devas purigi ĝin. Oni komence sedimentigas la nafton en grandaj cisternoj, sed krom tio oni povas purigi ĝin per elektra kurento, varmo, kemiaj kombinaĵoj.

Oni alkondukas la purigitan nafton al tubforno, kie oni varmigas ĝin je 400 Celsius-gradoj kaj daŭre enkodukas al la distila turo. Tie okazas la apartiga proceso laŭ diversaj vaporiĝaj temperaturoj.

La produktoj laŭ distila temperaturo estas la malpeza benzino, keroseno, lampa petrolo, dizeloleo, hejtoleo, malpeza oleo. Pliaj kromproduktoj estas la ŝmiroleo, vakso, parafino, bitumeno, gudro, kokso.

Vidu ankaŭ redakti