Borod (Rumanio)
Borod (hungare Nagybáród [NADJba:rod], germane Grosswarold[1] [grosVA:rolt]) estas komunumo en Rumanio 53 km nordoriente de Oradea. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Borozel, Cetea, Cornițel, Șerani kaj Valea Mare de Criș.
Borod | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Bihor | ||
Alinome | Nagybáród (hungare), Grosswarold (germane) | ||
Iama hungara departemento | Bihar | ||
Situo | 47° 0′ N, 22° 37′ O (mapo)46.99166666666722.615555555556Koordinatoj: 47° 0′ N, 22° 37′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 329 m | ||
Poŝtkodo | 417065 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3 742 (en 2021, 4173 en 2002) | ||
– vilaĝo | 1 426 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 27579 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 3 138 loĝantojn (rumanoj, slovakoj, hungaroj); en 1992 2 282 (rumanoj, 9 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 742 loĝantoj sur areo de 105,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km².
Historio redakti
Ĝi estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 kaj inter Dua Viena Arbitracio de 1940 kaj 1944 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga monarkio Aŭstrio-Hungario respektive de 1940 al Hungario, kaj estis parto de la reĝa departemento (Bihar vármegye).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj redakti
- Jakab Gerő, Grau (1832 – Bánffyhunyad, 4-a de januaro 1886): aktoro, direktoro.
Referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto