Nagykamarás [nadjkamarAŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Mezőkovácsháza. La loknomo signifas: granda-ĉambelano.

Blazono de Nagykamarás

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Nagykamarás situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Medgyesegyháza estas proksime.

Historio redakti

Dum la historio la loko nomiĝis Kamarás. Kiam fondiĝis Almáskamarás en 1844, tiam la vilaĝo prenis la epiteton granda. La mezepoka hungara vilaĝo senhomiĝis dum la turkoj, la refondiĝo okazis en 1841. La rumanoj okupis la vilaĝon en 1919. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.

Vilaĝservoj estas katolika preĝejo, kulturdomo, biblioteko, lernejo, infanĝardeno, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

La katolika preĝejo konstruiĝis en 1884. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.

Famuloj redakti

En naskiĝis András B. Kovács (bestokuracisto).