Nagymaros

Hungaria urbo

Nagymaros [nadjmaroŝ] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob. Nagy signifas hungare: granda.

Nagymaros
urbo
Flago
Blazono
Areo 34 km² (3 400 ha)
Loĝantaro 4 721
Poŝtkodo 2626
Telefona antaŭkodo 27
Vikimedia Komunejo: Nagymaros
Retpaĝo: www.nagymaros.hu
Vido al Nagymaros el Visegrád

Geografio redakti

Nagymaros situas en maldekstra bordo de Danubo, sub piedoj de montaro Börzsöny, laŭ fervojo kaj vojo Budapeŝto-Szob. Kontraŭe estas Visegrád, inter ambaŭ urboj pramo faras kontakton. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas.

 
Katolika preĝejo en Nagymaros
 
La Danubo ĉe Nagymaros

Historio redakti

Ambaŭ komunumoj iĝis ĝemelurboj, kiel Buda kaj Pest. Rangoj de Visegrád estis valida ankaŭ por Nagymaros. La tataroj kaj poste la turkoj faris senhoma la komunumon, sed la loĝantaro trovis rifuĝejon en la arbaro de Börzsöny. Poste germanoj alvenis, iliaj posteuloj estis forpelitaj en 1946. La domojn okupis hungaraj forpelitoj el Slovakio.

Fine de la 20-a jarcento la komunumo iĝis politika atako. Oni planis tie akvocentralon, kiun la tiam naskiĝintaj demokrataj fortoj rifuzis. Oni komencis la konstruadon, sed fine rezignis pri tio.

La urbo estas ŝatata ekskursejo kaj feriejo.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

 
Vinkeloj en Nagymaros