Nagyrév [nadjrEv] estas malgranda vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Kunszentmárton. La loknomo signifas hungare: granda pramo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Nagyrév situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso.

Historio redakti

Oni trovis spurojn eĉ el la bronzepoko. Nagyrév situas en angulo (duoninsulo), kiun formas Tiso kaj la enverŝa Körös. Pro la oftaj inundoj nur sporade loĝis ĉi tie. Post la turka epoko restis nenio el la vilaĝo.

La vilaĝo havas tutlandan, sed tristan konatecon. Inter la Mondomilitoj maljunulino instruis aliajn, kiamaniere povas akiri arsenon el muŝokaptila papero. En la vilaĝo ofte mortis maljunuloj, kiuj jam ne povis labori kaj evidente ili ne havis pensiulan salajron. La malbona okazintaĵo ankaŭ nun vivas en la animoj.