Najtingala kanbirdo

La Najtingala kanbirdo (Acrocephalus luscinia) estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi estas draste endanĝerita kantobirdo de la Marianoj. La nomo en Ĉamora lingvo de tiu birdo estas ga`ga` karisu (birdo de la kanoj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Najtingala kanbirdo
Najtingala kanbirdo
Najtingala kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. luscinia'
Acrocephalus luscinia
(Quoy kaj Gaimard, 1830)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas ĉirkaŭ 17 cm longa, kaj estas grizecolivbruna supre tre kontraste kun palflavaj subaj partoj en kies vizaĝo kontrastas ankaŭ tre malhelbruna traokula strio. La ino estas iom pli malgranda ol la masklo, sed ambaŭ seksoj havas longan bekon kompare kun aliaj kanbirdoj.

Ili loĝas en humidejoj, arbustaroj kaj arbarbordoj.

La Najtingala kanbirdo troviĝas en la insuloj de Nord-Marianoj de Saipano kaj Alamagano. Ĝis fino de 1960-aj jaroj troviĝis ankaŭ en Gvamo. Invadintaj specioj, ĉefe la bruna arboserpento kulpas pro ties malapero en tiu insulo. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke restas nur inter 2000 kaj 2500 birdoj, el kiuj 2200 en Sajpano kaj 300 en Alamagano.

Historie estis tri subspecioj de la Acrocephalus luscinia kiuj estas nun ĉu formortintaj ĉu supozeble formortintaj.

  • Agiĥana najtingala kanbirdo, Acrocephalus luscinia nijoi: kelkaj subspecioj ekzistis ĝis meze de 1980-aj jaroj en la neloĝata insulo de Agiĥano.
  • Astrolaba najtingala kanbirdo, Acrocephalus luscinia astrolabii : konata nur el du specimenoj, kaj supozeble formortinta meze de la 19a jarcento.
  • Pagana najtingala kanbirdo, Acrocephalus luscinia yamashinae: konsiderata formortinta ekde la 1970-aj jaroj en Insulo Pagano.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti