Munkar kaj Nakir (arabe منكر و نكير) estas du anĝeloj en la islama eskatologio, kiuj ekzamenas kredon de la entombigitaj mortintoj. Munkar kaj Nakir resurektas la mortintojn el la tombo kaj ordonas diri, kiu estis Mahometo. La veraj kredantoj, kiuj scias, ke li estis komisiito de Dio ('rasul Allaĥ') povas plu ripozi ĝis la Tago de Juĝo. La nekredintoj kaj pekintoj ne kapablas respondi kaj pro tio ilin ĉiun tagon (krom vendredo) batas la anĝeloj, ĝis Dio vidas, ke jam sufiĉas.https://eo.wikipedia.org/skins-1.5/common/images/button_bold.png Arkivigite je 2009-07-15 per la retarkivo Wayback Machine

Nakir kaj Munkar
Informoj
vdr