La Namakva kolomboKaba enado (Oena capensis) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj (Columbidae) en la ordo de Kolomboformaj (Columbiformes). Ĝi estas la ununura specio de ties genro Enado (Oena).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Namakva kolombo
Oena capensis, masklo
Oena capensis, masklo
Oena capensis, ino
Oena capensis, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Oena
Swainson, 1837
Specio: O. capensis
Oena capensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Temas pri disvastigita specio loĝanta en Afriko sude de la Sahara Dezerto kaj en Madagaskaro. Ties teritorio etendiĝas ankaŭ ĝis la Arabia duoninsulo kaj suda Israelo kaj Jordanio.

Aspekto redakti

 
 
Oena capensis

La Namakva kolombo estas eta kolombo de grandeco kiel de Pasero, plej ofte ĉirkaŭ 22 cm longa kun enverguro de 28–33 cm kaj pezo de 40 g. Ĝi havas tre longan nigran pintoforman voston, kaj ties grando kaj formo sugestis komparon kun la melopsitako. La plumaro estas ĉefe griza escepte la blanka ventro kaj avelkoloraj unuaj flugilplumoj videblaj dumfluge.

Plenkreskula masklo havas nigrajn vizaĝon, gorĝon kaj bruston, kaj flavruĝan bekon. Plenkreskula ino malhavas nigron kaj havas grizan bekon kun ruĝa bazo. Junuloj estas malhelaj en flugiloj kaj ŝultroj kaj krome ili similaspektas kun inoj.

Kutimoj redakti

Kabaj enadoj troviĝas proksime de dezertoj kun akacioj kaj arbustoj. Ili flugas malalte, rapide, kun markita flugilfrapado. Ili konstruas neston el bastonetoj en arbusto, kie la ino demetas du blankajn ovojn, kiuj estas kovotaj de la ino dum 16 tagoj.

La kanto estas mallaŭta, mallonga, duobla huu, pli laŭta en la pli longa dua noto hu-huu, ĝemema kaj ofte ripetita.

La Kaba enado estas tre surterema kaj kutime manĝas sur malferma grundo kaj vojoflankoj. La manĝo estas preskaŭ nur etaj semoj kiel de herboj, junkoj kaj aliaj plantetoj.

Ili ne estas tre gregemaj kaj estas kutime solecaj aŭ en paroj, sed ili povas formi grandajn arojn ĉe akvejoj.

Subspecioj redakti

Laŭ Alan P. Peterson ekzistas du subspecioj:

  • Tipa kaba enado (Oena capensis capensis) Linnaeus, 1766
  • Fremda kaba enado (Oena capensis aliena) Bangs, 1918

Referencoj redakti