Namiba dezerta skarabo

La Namiba dezerta skarabo (Onymacris unguicularis) estas skarabo el la familio nigraj skaraboj (Tenebrionidae). Ĝi estas endema en la Namibo.

Karakterizaĵoj redakti

La namiba dezerta skarabo estas nigra, ĉ. 2 cm granda kaj havas okulfrape longajn krurojn. Tiuj ebligas relative grandan distancon inter la varmega sablo kaj la korpo. La kovra flugilo havas etajn nodojn kaj meze sulkojn.

Vivkonduto redakti

Inter la multaj specioj de la genro Onymacris, rimarkindaj estas tiuj specioj, kiuj povas kapti la akvoenhavon de la nebulo el la Atlantiko. Por tio la skaraboj balancas sin sur pinto de sabloduno, kapon sube, altigante la postan korpoparton kontraŭ la vento. La nebulo kondensiĝas en etaj akvogutoj kaj la akvo fluas tra la sulkoj rekte en la buŝon. Tie ĝi povas kolekti akvon de 40 procento de sia korpomaso. Tiu vivmetodo limigas sian vivvejon al la okcidenta dezerta parto, proksime al la Atlantiko.

La skaraboj dumtage kuras sur la sablo serĉante nutraĵon aŭ enfosas sin en la sablon, por eviti la tagmezan varmegon. Nokte ili same fosas sin en la sablon por eviti ĉifoje la noktan malvarmon.

La skarabo estas nomata „Tok Tokkie“ en Namibio, ĉar dum la pariĝa tempo, la viraj insektoj tentas la virinajn per batado de la malmola kovrilo al malmola grundo aŭ roko. La estiĝanta infrasono estas aŭdebla por la virinaj eĉ en distanco de kelkaj kilometroj.

Divido de la vivejo redakti

 
reprezento de genro Onymacris en Sesriem-kanjono

La diversaj specioj de la genro Onymacris vivas en diversaj zonoj de la Namibo:

  • la nebultrinka skarabo Onymacris unguicularis vivas sur la sablodunaj pintoj
  • Onymacris rugatipennis vivas sur plataj partoj antaŭ la sabloduna piedo
  • Onymacris laeviceps loĝas sur vegetaĵo ĉe la sabloduna piedo
  • la blanka okcidenta dezerta skarabo Onymacris plana vivas ĉe dunopiedoj kaj ofte sur nara-arbustoj
 
Onymacris rugatipennis
en Sossusvlei
 
Onymacris unguicularis en pozicio dum akvokolektado.