Nana kalidro
La Nana kalidro, Calidris aŭ Erolia subminuta, estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.
Nana kalidro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Calidris subminuta Middendorff, 1853 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Erolia subminuta | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo redakti
Tiu kalidro reproduktiĝas en subarkta aŭ centra Siberio kaj estas migranta birdo kiu vintras en suda kaj sudorienta Azio kaj Aŭstralazio -ĉefe al Aŭstralio escepte plej internaj regionoj- kaj tiom malproksime kiom ĝis Tasmanio kaj okcidente ĝis Barato kaj sudorienta Afriko. Ĝi estas tre rara vagulo al okcidenta Eŭropo.
Aspekto redakti
Tiu birdo havas flavecajn krurojn kaj mallongan maldikan malhelan bekon. Bredantaj plenkreskuloj estas dorse brunaj kun malhelaj plumoj centre kaj blankaj sube. Ili havas helan supraokulon strion kaj brunan kronon. En nuko, flankoj kaj brusto estas helbrunaj strietoj. Vintre, la Nana kalidro estas griza supre. Junuloj estas brilmarkitaj supre kun ruĝeca koloro kaj blankaj strioj.
Tiu birdo malfacile diferenciĝas el aliaj similaj etaj vadbirdoj kiuj estas konataj kolektive kiel kalidroj. Pli precize la Nana kalidro estas tre simila al sia nordamerika samfamiliano la Amerika malgranda kalidro. Ĝi diferenciĝas el tiu specio pro tio ke ĝi estas pli fajna, longkola, logfingra iomete pli buntkolora kaj kun ne tiom klara flugilstrio.
Kutimoj redakti
Malmulte estas konata pri bredantaj kutimoj de tiu specio, nur ke ĝi konstruas neston surplanke kaj la masklo ludas ceremoniajn flugojn.
Tiuj birdoj manĝas en kotejoj bekoplukante laŭ rigarda serĉado kaj nur foje laŭ beka esploro. Ili manĝas cefe etajn krustulojn, insektojn kaj helikojn.
Referencoj redakti
- BirdLife International (2004). Calidris subminuta. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 Majo 2006.
- Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
- ↑ BirdLife International (2004). Calidris subminuta. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 9 Majo 2006. Datenbazo listano inkluzivas kialon tial ĉi tiu specio estas malplej zorgega.