Nanjueo (南越國) estis ĉina dinastio, kiu regis inter 203 a.K. kaj 111 a.K.. Ĝi estis oficiale agnoskita kiel dinastio nur post arkeologiaj malkovroj.

Mapo de la teritorio de Nanjueo

Dum ĝia kulmino la reĝlando kovris la nunajn ĉinajn provincojn Guangdong kaj Guangxi, kaj la nordan parton de Vjetnamio.

Historio redakti

Panyu (番禺), loko de la nuna Kantono, estis grava komercloko, kiu posedis grandan havenon. Inter la varoj, kiuj trairis la tiaman urbon estis rinoceraj kornoj, eburo kaj juveloj. Tiel oni retrovis afrikan eburon kaj skatolon el persa arĝento en la maŭzoleo de la reĝo Zhao Mo.

Ŝipkonstruejo el la jaroj 221 ĝis 207 a.K., kaj tieaj moneroj de la dinastio Qin estis elfositaj ĉe Zhongsan Silu en Kantono. La ŝipoj, kiuj estis konstruitaj tie pezis inter 25 kaj 30 tunoj.

Inter 183 a.K. kaj 183, la dinastio Han ekonomie punis Nanjueo kaj malhelpis alvenon de fero.

En 113 a.K. la imperiestro Han Wudi sendis trupon de 100.000 soldatoj por haltigi ribelon en Kantono.

En 111 a.K. Han Wudi konkerinte Zhejiang kaj Fujian neniigis Nanjueon.

La maŭzoleo de la reĝo Zhao Mo redakti

Le reĝo Zhao Mo (趙眜) regis super la teritorio de Nanjueo inter 137 kaj 122 a.K.. Lia regno estis mallonga, sed post lia morto estis konstruita honore al li maŭzoleo, kiu enhavis milon da objektoj, kies valoro historia, scienca kaj arta estas grandega.

La maŭzoleo, malkovrita en 1983 sur la avenuo de la popolo (人民路) en Kantono, iĝis mem la muzeo de la reĝo de Nanjueo en 1988. Tia arkeologia malkovro certe valorigis la regionon de Guangdong, ĉar la plej multaj ĉinaj dinastiaj ĉefurboj situas multe pli norde.

Inter la elfositaj aĵoj troviĝis ora sigelo de la reĝo, kiu havas grandan simbolan valoron en Ĉinio, kaj jada mortotuko kudrita per silkaj fadenoj. Inter la naŭ sigeloj retrovitaj la sigelo de Wendi estis la plej granda ora sigelo de la Han-epoko kaj la nura portanta bildon de drako. Oni ankaŭ trovis la plej grandan jadan diskon de la Han-epoko, kiu mezuras 33,4 centimetrojn diametre.

Inter la en la maŭzoleo trovitaj muzikiloj estas pluraj frapinstrumentaroj, inter ili aro goubian, t.e. ok sonolriloj entute 191 kilogramojn pezaj, kaj bianqing el ŝtono. Oni malkovris ankaŭ ŝakludon liubo (六博棋子), 620 pezilojn por fiŝkaptaj retoj, inkoŝtonojn, armilojn, la kvin substancojn por senmortigiloj (五石散, inter ili: sulfuro, okro, turkiso, ametisto).

En la krucforma tombo troviĝis la korpoj de:

  • la gardistoj (卫侍), en la enirejo (墓道),
  • la eŭnukoj (景港令), en la antaŭa ĉambro (前室),
  • la konkubinoj (夫人), en la orienta alo (東耳室),
  • la servistojsklavoj (奴仆), en la okcidenta alo (西耳室),
  • restoj de bestoj (西侧室) en la okcidenta alkonstruaĵo de la ĉefa ĉambro.

La jada mortotuko redakti

 
La jada mortotuko

Oni iam kredis, ke jado malhelpis putradon de la korpo. Tiuepoke la famo de senmortigiloj estis tiom granda, ke la imperiestro Ying Zheng sendis ekspedicion gviditan de Xu Fu por trovi ilin. Tiel la mortotuko de la reĝo Zhao Mo konsistis el jadaj platetoj interligitaj de silkaj fadenoj. La ĉerko en kiu kuŝis la korpo havis du tavolojn el ligno, inter kiuj estis metitaj platoj de la plej altvalora jado, kiel ritono.

Sub la mortotuko troviĝis aro de kvin jadaj diskoj samcentraj por certigi la senmorton de la reĝo. Dek feraj spadoj kuŝis apud la mortotuko.

Imperiestroj de Nanjueo redakti

Nanjueo
Ĉina nomo Regnodato Regnodaŭro Parenca ligo al antaŭulo
Wu Wang Zhao Tuo 武王趙佗 de 203 ĝis 137 a.K. 66 jaroj fondinto
Wen Wang Zhao Mo 文王趙眜 de 137 ĝis 122 a.K. 15 jaroj nepo
Ming Wang Zhao Ying Qi 明王趙嬰齊 de 122 ĝis 113 a.K. 9 jaroj filo
Zhao Xing 趙興 113 a.K. 1 jaro unua filo
Zhao Jian De 趙建德 de 113 ĝis 111 a.K. 2 jaroj juna frato