Narajano

hinduisma dio

En hinduismo kaj la Vedoj, Narajano (sanskrite नारायण) estas unu el la dioj aŭ kosmoprincipo.[1] Li estas ofte identigita kun Viŝnuo.

Narajano dormanta sur serpento en la Lakta Maro. En la Bangkoka Nacia Muzeo, Tajlando.
Templo de Narajano en Katmanduo, Nepalo

Nomo redakti

La nomo Narajano (sanskrite नारायण) estas kunmetaĵo de नर nara “homo, viro” kaj अयन áyana “vojo”.

Rolo en religioj redakti

En la Vedoj redakti

La Nārāyaṇa Upaniṣad (sanskrite नारायणो पनिषत्) priskribas Narajanon kiel la kreinton aŭ kreo-principon de ĉio:

 
 ॐ अथ पुरुषो ह वै नारायणोऽकामयत प्रजाः सृजेयेति ।
नारायणात्प्राणो जायते । मनः सर्वेन्द्रियाणि च ।
खं वायुर्ज्योतिरापः पृथिवी विश्वस्य धारिणी ।
नारायणाद् ब्रह्मा जायते । नारायणाद् रुद्रो जायते ।
नारायणादिन्द्रो जायते । नारायणात्प्रजापतयः प्रजायन्ते ।

Kaj Narajano, la Suprulo, deziris: Mi kreos estantojn.
El Narajano naskiĝas la vivspiro, la menso, la sensorganoj,
etero, aero, fajro, akvo, kaj la tero kiu subtenas ĉion.
El Narajano naskiĝas Brahmo. El Narajano naskiĝas Rudra.
El Narajano naskiĝas Indra. El Narajano naskiĝas la diaj prauloj.
El Narajano naskiĝas la 12 Āditya-oj, la Rudra-oj, la Vāsu-oj, kaj la Vedaj metroj.

Nur el Narajano ili naskiĝas; tra Narajno ili prosperas; en Narajanon ili sorbiĝas. 
— [2]

En Hinduismo redakti

Laŭ la hindua filozofo Madhva, Narajano estas unu el la kvin emanaĵoj de Viŝnuo.

La Bagavadgito priskribas Narajanon kiel la guruon de la universo, la kreinto kaj la malkreonto de ĉio.

En Budhismo redakti

Mahajanaj sutroj mencias Narajanon (ĉine 那羅延 Nàluóyán) kiel unu el la loĝantoj de unu el la ĉieloj. Laŭ la Traktaĵo pri la Fundamentoj por Jogistoj (sanskrite योगाचारभूमिशास्त्र Yogācārabhūmi Śāstra, ĉine 瑜伽師地論 Yújiā Shī De Lùn), li havas tri vizaĝojn kaj verdan haŭton.

Referencoj redakti