Narciso Tomé (1690 - 1742) estis arkitekto kaj skulptisto hispana, naskiĝinta en Toro (Zamoro). Kun sia frato Diego Tomé li skulpis en 1715 la fasadon de la Universitato de Valadolido. Li verkis en Salamanko kun la fratoj Churriguera [ĉurigEra].

Narciso Tomé
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1690 (1690-01-01)
en Toro (Zamora)
Morto 1-an de januaro 1742 (1742-01-01) (52-jaraĝa)
en Toledo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto
vdr
Fasado de la Universitato de Valadolido, kie partoprenis Narciso Tomé en la realigo de ties skulptaĵoj.

La 27an de oktobro 1721 li estis nomumita majstro de la katedralo de Toledo, je ordonoj de Teodoro Ardemans kaj je ties morto li sukcedis kiel ĉefa majstro. En tiu katedralo li konstruis, kun kvar siaj filoj, la faman "Transparente" (nome baroka retablo kiu trapasas lumon al ĉefa altaro) de la katedralo de Toledo (1721-1732), unu el la ekzemploj plej elstaraj de la baroko hispana. Ankaŭ en tiu templo realigis aliaj skulptajn verkojn, kiaj retablo marmora de Sanktoj Vicento, Sabina kaj Cristeta kiu troviĝas antaŭ la Transparente.

Referencoj redakti

  • DDAA, Enciclopedia Universal Sopena, 1967, Barcelona, Ramón Sopena
  • Noticias de los arquitectos y arquitectura de España desde su restauración. Eugenio Llaguno y Amirola, Madrid 1829.versio digitala