Nartkala

urbo de Kabardio-Balkario en Rusio

Nartkala (ruse Нарткала) estas urbo en Kabardio-Balkario, en Rusio.

Nartkala
urbo • administra dividaĵo de Rusio
Administrado
Poŝtkodo 361330
Demografio
Loĝantaro 30 832  (2019) [+]
Loĝdenso 3 263 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 33′ N, 43° 51′ O (mapo)43.5543.85Koordinatoj: 43° 33′ N, 43° 51′ O (mapo) [+]
Alto 305 m [+]
Areo 9,45 km² ( 945 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Nartkala (Rusio)
Nartkala (Rusio)
DEC
Nartkala
Nartkala
Situo de Nartkala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nartkala [+]
vdr

La urbo estis fondita en la jaro 1913 kiel loĝejo ĉe fervoja stacio. Ĝi havas la statuson de urbo ekde 1955, kaj estis nomita Dokŝukino (Докшукино) ekde 1913 ĝis 1967.

La urbo troviĝas apud Norda Kaŭkazo, inter la riveroj Ĉereka (Черека) kaj Urvani (Урвани). En la urbo estas fervoja stacio Dokŝukino (Докшукино).

La interurba telefona kodo estas 86635, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj; la loka tempo estas la sama kiel moskva tempo. La kodo de OKATO de la urbo estas 83240501 (en 2005).

En 1959 la urbo havis 13100 loĝantojn. En 2002, ĝi havis 33800 loĝantojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.