Naruhito

la 126a tennoo de Japanio, reĝanta ekde 2019

Naruhito (japane: 徳仁; naskiĝis la 23-an de februaro 1960 en Tokio, Japanio) estas la 126-a Imperiestro de Japanio (2019- ), plej aĝa filo de la imperiestro Akihito kaj la imperiestrino Michiko. Oni evitas nomi vivantan imperiestron kun lia nomo sed nomas lin "Lia Imperia Moŝto la Imperiestro" (天皇陛下 Tennô Heika) aŭ "reganta Imperiestro" (今上天皇 Kinjô Tennô) Lia infana titolo estis Princo Hiro (浩宮 Hironomiya). Lia erao estas Rejŭa (令和).

Naruhito
Persona informo
徳仁
Naskonomo 浩宮徳仁親王
Naskiĝo 23-an de februaro 1960 (1960-02-23) (64-jaraĝa)
en Hospital of the Imperial Household
Religio ŝintoo vd
Lingvoj japanaangla vd
Loĝloko Tokia Imperiestra Palaco vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Gakushūin • Universitato Gakuŝuin • Kolegio Merton vd
Subskribo Naruhito
Familio
Dinastio Imperiestra familio de Japanio vd
Patro Akihito vd
Patrino Empress Michiko vd
Gefratoj Sayako Kuroda • Fumihito, kronprinco de Japanio vd
Edz(in)o Masako vd
Infanoj Princino Aiko vd
Profesio
Okupo monarko • aristokrato vd
Laborkampo historio de Japanio • historio de transporto vd
Verkado
Verkoj The Thames and I vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Naruhito en 2019

Li iĝis oficiala kronprinco je sia 31-a naskiĝdatreveno, la 23-an de februaro 1991.

Edukado redakti

Naruhito post siaj historiaj studoj ĉe la universitato Gakushuin ricevis en 1982 la diplomon Bachelor kaj en 1988 Master. De 1983 ĝis 1985 li studis ankaŭ ĉe Merton College en Oksfordo, Anglio.

Geedziĝo kaj familio redakti

Kronprinco Naruhito fianĉiĝis la 19-an de januaro 1993 al Princino Masako. Li jam dufoje faris al la burĝa diplomatfilino geedziĝproponon, antaŭ ol ŝi konsentis. La 9-an de junio 1993 ambaŭ geedziĝis.

La nura infano de la paro, Princino Aiko, naskiĝis la 1-an de decembro 2001. Ĉe ŝia naskiĝo ekis debato en Japanio pri la reguloj de la tronosukcedo, ĉar ĝi malpermesis al virinoj surtroniĝon, kaj la imperiestra familio de 1965 ne plu naskis filojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti