Naskanonconaskiĝanonco estas avizo tradicie sendita al amikoj kaj familio de la gepatroj de bebo ene de la unua jaro da la naskiĝo de la bebo por la primara celo averti ilin pri la naskiĝo de la bebo. Beboproklamo tipe inkludos almenaŭ kelkan aŭ ĉion el la sekvantaj informoj:

  • la nomo de la bebo
  • unu aŭ pli da bildoj de la bebo
  • la beba naskiĝodato kaj tempo
  • la naskiĝpezo de la bebo kaj alteco
  • la loko de la naskiĝo de la bebo
  • la nomoj de la gepatroj de la bebo kaj aliaj familianoj
  • esprimo de dankemo de la gepatroj por la alveno de la bebo

Tiu socia kutimo povas esti plenumata per sendo de karto, letero, fotaro, telefonalvoko, alŝuto de datumoj en socia reto ktp., depende de la kutimaj komuniksistemoj. Kelkaj landoj (kiaj Francio) eldonis specifajn poŝtmarkojn por ke letero jam bildaspektu tiurilate; eĉ en ĝi aperas ĉu temas pri filo aŭ filino. Krome kelkaj landoj disponas pri libera eldonado de personaj poŝtmarkoj, pro kio eblas pli ampleksa libero komuniki per tiu rimedo.