Nastassja Kinski

germana aktorino

Nastassja KINSKI [nastasja kinski], origine: Nastassja NAKSZYNSKI (naskiĝis la 24-an de januaro 1961 aŭ laŭ aliaj fontoj: 19591961) estas germana aktorino.

Nastassja Kinski
Persona informo
Nastassja Kinski
Naskonomo Nastassja Aglaia Nakszynski
Naskiĝo 24-an de januaro 1961 (1961-01-24) (63-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino,  Okcidenta Germanio
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Klaus Kinski vd
Gefratoj Nikolai Kinski • Pola Kinski vd
Amkunulo Quincy Jones • Ibrahim Moussa • Ilia Russo vd
Infanoj Sonja Kinski • Kenya Kinski-Jones vd
Parencoj Lara Naszinsky vd
Profesio
Alia nomo Nastassja Kinski vd
Okupo modelo • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1975– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nastassja Kinski & Sergej Bubka 2009

Naskiĝinte en Berlino, la filino de la internacie fama aktoro Klaus Kinski pasigis sian junaĝon interalie en Italio, Francio, Hispanio kaj Venezuelo.

Kiel aktorino ŝi kaptis la atenton de la publiko, kiam ŝi en 1977 aperis en la televida krimfilmo Reifezeugnis. Internacian famon ŝi akiris en la jaro 1979, per la titolrolo en la filmo Tess. Post granda kariero en Eŭropo, ŝi elprovis sin ankaŭ en Usono, sed estis tie malpli sukcesa.

Kinski iĝis internacia sekssimbolo en la malfruaj 1970-aj jaroj, sekvante ŝian aktoradon en la itala erotika filmo el 1978 Cosi Come Sei. La aktorino akiris legiojn da adorantoj kiam la filmo estis publikigita en Usono la sekvan jaron, titolita Come As You Are. La revuo Time laŭdis la efikecon de Kinski vid-al-vide Marcello Mastroianni, priskribante la aktorinon kiel "simple ravan, vere seksecan kaj bravan sen esti dolore agresema koncerne ĝin" [1].

Nastassja Kinski havas du idojn el sia edzineco kun la aktoro kaj produktoro Ibrahim Moussa kaj unu plian el plurjara rilato kun la komponisto Quincy Jones.

Listo de filmoj redakti

  • Reifezeugnis (televida produktaĵo, 1977)
  • Tess (Francio/Britio, 1979)
  • La lune dans le caniveau (Francio/Italio, 1982)
  • Frühlingssinfonie (Germanio, 1982)
  • Paris, Texas (Germanio/Francio, 1984)
  • Hotel New Hampshire (Usono/Britio, 1984)
  • Maris's Lovers (Usono, 1984)
  • Revolution (Britio, 1985)
  • Harem (Francio, 1985)
  • In weiter Ferne, so nah (Germanio, 1993)
  • La bionda (Italio, 1994)
  • One Night Stand (Usono, 1997)
  • Father's Day (Usono, 1997)

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2014-06-18.