Nasugbu - tagaloge Bayan ng Nasugbu - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Batangoj.

Nasugbu
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4231
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136 524  (2020) [+]
Loĝdenso 490 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 4′ N, 120° 38′ O (mapo)14.066666666667120.63333333333Koordinatoj: 14° 4′ N, 120° 38′ O (mapo) [+]
Alto 55 m [+]
Areo 278,51 km² (27 851 ha) [+]
Nasugbu (Filipinoj)
Nasugbu (Filipinoj)
DEC
Nasugbu
Nasugbu
Situo de Nasugbu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nasugbu [+]
vdr
Urbodomo de Nasugbu

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Nasugbu kuŝas laŭ la Sudĉina maro sur la marborda ebenaĵo kaj sur deklivoj [1]. La provinca ĉefurbo Batangas troviĝas 58, Lipa (Filipinoj) 59, Dasmariñas 43, Manilo 67, Kezonurbo 83 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Nasugbu oficiale estis fondita en 1947 por turisma areo, sed jam dum la hispana erao vivis tie homoj. Nasugbu atingis la internacian klasifikon "urbego" en la 2000-aj jaroj.

Ekonomio redakti

Nasugbu havas agroindustrion kaj turismon. En la apudaĵo oni okupiĝas pri sukerkanoj, rizoj, maizoj, legomoj, kokosoj, fruktoj. Menciindas la fiŝkaptado.

 
Salutarko en Nasugbu

Religio redakti

Granda plimulto de Nasugbu estas katolikoj. La malplimultoj apartenas al aliaj minoritataj kristanaj sektoj.

Trafiko redakti

Tra Nasugbu trairas la laŭmara ĉefvojo, krome estas flankovojo al interno de la provinco. En la urbego la pasaĝeroj uzas ĉefe triciklojn.

Klimato redakti

La klimato de Nasugbu estas klasifikita kiel tropika musona klimato kun seka kaj pluva sezonoj. Jare pluvas po 1121 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Preĝejo en Nasugbu

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans