Natascha McElhone

brita aktorino

Natascha McELHONE (naskiĝis la 14-an de decembro 1969 en Surrey kiel Natasha Abigail Taylor) estas brita aktorino.

Natascha McElhone
Persona informo
Natascha McElhone
Naskonomo Natasha Abigail Taylor
Naskiĝo 14-an de decembro 1971 (1971-12-14) (52-jaraĝa)
en Walton-on-Thames
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto • St Mary's Hall, Brighton vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo aktoro • aŭtobiografo • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1990– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kiel filino de ĵurnalistaj gepatroj, Natascha McElhone plenkreskis en Brighton kaj vivis poste en Londono. Komence de la 1990-aj jaroj, ŝi studis aktoradon en Londono kaj komencis sian karieron en teatroj de Londono kaj Manchester, kie ŝi ludis en scenaĵoj de Shakespeare. Krom tio ŝi ludis en televidaj roloj. Ŝi akiris internacian konatecon en 1998, danke al aktorado kun Robert De Niro en filmo Ronin, antaŭ kio la The Truman Show alportis ŝi la finan trarompon al la internacia aktora elito. Ekde 2007 ŝi ludis ĉefrolon kun David Duchovny en la usona televida serio Californication.

Ŝia edzo, la kirurgo Martin Kelly mortis la 20-an de majo 2008 en aĝo de 43 jaroj je abrupta korinfarkto, antaŭ la propra loĝeja enirejo. Tiam McElhone estis graveda pro ilia tria infano. Ŝia familio vivas dumtempe en Irlando.

Filmaro redakti

  • 1996: Surviving Picasso
  • 1997: The Devil's Own
  • 1997: Mrs. Dalloway
  • 1998: What Rats Won't Do
  • 1998: Ronin
  • 1998: The Truman Show
  • 2000: Love's Labour's Lost
  • 2000: Contaminated Man
  • 2002: Killing Me Softly
  • 2002: Laurel Canyon
  • 2002: City of Ghosts
  • 2002: Solaris
  • 2002: FearDotCom
  • 2003: The Other Boleyn Girl (televida filmo)
  • 2004: Ladies in Lavender
  • 2005: Guy X
  • 2005: Revelations
  • 2006: Big Nothing
  • 2007: The Company
  • ekde 2007: Californication (televida serio)
  • 2008: The Secret of Moonacre
  • 2010: Sleepyhead, televida filmo