Nathan Rosen

Usona-Israela fizikisto

Nathan ROSEN (22a de Marto, 1909 – 18a de Decembro, 1995) estis uson-israela fizikisto fama pro sia studo pri la strukturo de la atomo de hidrogeno kaj sia laboro kun Albert Einstein kaj Boris Podolskij pri interplektitaj ondofunkcioj kaj la EPR paradokso. La ponto Einstein–Rosen, poste nomita vermotruo, estis teorio de Nathan Rosen. Ĝi estas solvo de la kampa ekvacioj de Einstein, kiun eltrovis Albert Einstein kaj Nathan Rosen en 1935 kombinante la ekvaciojn de nigra truo kaj tiuj de blanka truo. Ili montris, ke la «diametro» de la tunelo, kiu ligas la nigran kaj blankan truojn estas nula, do nek materio nek lumo povas trairi ĝin.

Nathan Rosen
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1909 (1909-03-22)
en Broklino
Morto 18-an de decembro 1995 (1995-12-18) (86-jaraĝa)
en Ĥajfo
Loĝloko Israelo
Ŝtataneco UsonoIsraelo
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo teoria fizikisto • universitata instruisto • fizikisto
Verkoj paradokso de Ejnŝtejno-Rosen-Podolsky
vdr

Einstein helpis Rosen pluigii sian karieron en fiziko per letero al Molotov en Sovetunio kio rezultis en provizora posteno dum kiu en 1937 Einstein kaj Rosen publikigis artikolon "On Gravitational Waves" (Pri gravitondoj)[1] en kiu ili plue disvolvis la koncepton de faldita spac-tempo okazigita per rotaciaj cilindroj. En 1952 Rosen iĝis profesoro en Technion en Hajfo, Israelo, kaj restis en Hajfo farante esploradon ĝis sia morto en 1995.[2]

Notoj redakti

  1. Pais, Abraham (1982). Subtle Is The Lord (unua eld.). New York: Oxford University Press. p. 495. ISBN 0-19-853907-X.
  2. Rosen, Nathan. "Nathan Rosen (1909 - 1995)" (PDF). Arkivigite je 2020-06-13 per la retarkivo Wayback Machine Obituary. Technion. Alirita la 22an de Aŭgusti 2019.