Nathan Straus

juda german-usona komercisto kaj filantropo

Nathan STRAUS, naskiĝinta la 31-an de januaro 1848 en Otterberg, Palatinato, tiam posedaĵo de la reĝlando Bavario, hodiaŭa Germanio, mortinta en aĝo de 82 jaroj la 11-an de januaro 1931 en Manhatano, Nov-Jorko, estis germandevena juda usonano, kiu elstaris kiel entreprenisto, filantropo, industriisto kaj humanitaristo. En Novjorko li posedis kaj administris la du grandmagazenojn Macy's kaj Abraham & Straus. En liaj pli postaj jaroj li donacis grandan parton de sia riĉaĵo al la Cionisma koloniiga projekto en kio tiam estis Otomana Palestino, kie la urbo Netanja prenis sian nomon honore al li.

Nathan Straus
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1848 (1848-01-31)
en Otterberg
Morto 11-an de januaro 1931 (1931-01-11) (82-jaraĝa)
en Manhatano
Tombo Beth El Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioUsono
Familio
Patro Lazarus Straus
Patrino Sara Straus
Frat(in)oj Oscar Solomon Straus • Isidor Straus
Infano Nathan Straus, Jr.
Okupo
Okupo entreprenisto • filantropo • industriisto • humanitaristo
vdr

Vivo redakti

 
en marto 1922

Nathan Straus estis la tria el kvar infanoj de Lazarus Straus (1809-1898) kaj lia edzino Sara (1823-1876). Liaj gefratoj estis Hermine Straus Kohns (1846–1922), Isidor Straus (1845–1912) kaj Oscar Solomon Straus (1850–1926). La familio elmigris al Usono en 1854, kiam Nathan estis sesjara, sekvante la patron kiu foriris al Usono du jarojn pli frue, kaj ili ekloĝis en Georgio. Post la Usona Enlanda Milito la familio translokiĝis al Novjorko en 1865, kaj establis komercon por importi porcelanon, manĝilaron kaj vitraĵojn.

La 28-an de aprilo 1875, Straus geedziĝis kun la same germanlingva Lina Gutherz (1854-1930), kun kiu li havis ses infanojn, inkluzive de la filo Nathan Straus la pli juna (1889-1961), kiu poste iĝis Novjorka Ŝtata Senatano, kaj de la filino Sissie Straus, kiu geedziĝis kun la ĉefjuĝisto de Novjorko Irving Lehman (1876-1945).

Straus kaj liaj fratoj vendis manĝilaron, do telerojn, bovlojn, tranĉilojn, forkojn, kulerojn kaj simile, al la grandmagazeno Macy. En 1888 li iĝis partnero en la grandmagazeno kaj en 1896 li iĝis kunposedanto. En 1893 Nathan kaj Isidor Straus aĉetis la akciojn de Joseph Wechsler de la grandmagazeno Abraham and Wechsler en Brooklyn, kiun ili renomis Abraham & Straus.