National Ignition Facility

La National Ignition Facility (mallonge: NIF) estas instalaĵo de Lawrence Livermore National Laboratory en Livermore, Kalifornio, Usono. Tiu instalaĵo estis preta en 2009 kaj la solena inaŭguro okazis tiujare la 29-an de majo. Oni planas eksperimentojn pri nuklea fuzio.

National Ignition Facility
esplora institucio
Geografia situo 37° 41′ 27″ N, 121° 42′ 2″ U (mapo)37.690833333333-121.70055555556Koordinatoj: 37° 41′ 27″ N, 121° 42′ 2″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Kalifornio
National Ignition Facility (Kalifornio)
National Ignition Facility (Kalifornio)
DEC
National Ignition Facility
National Ignition Facility
Map
National Ignition Facility
vdr
Kversekco de NIF.

En NIF troviĝas la plej forta lasero de la mondo. La laseraj ekipaĵoj donas plimulton de la konstruaĵo, kiu grandas tri futbolajn ludejojn. Tiuj laseroj produktas lumimpulsojn daŭrajn kelkajn nanosekundojn kaj entenantajn plurajn megaĵulojn da energio. La 192 laseraj instalaĵoj estas fokusitaj je fuelglobeto el frostiginta deŭterio-tricio kaj tion gvidas al fuzio. Oni celas unuafoje atingi tiun denson kaj temperaturon, ĉe kiuj la miksaĵo el deŭterio kaj tricio "ekbrulas", tio estas, okazas ĉenreakcio-simila nukleofuzia reakcio en centro de la fuelglobeto. La fuzia zono tiam migras dum ĉirkaŭ 10 pikosekundoj de la interno al ekstero kaj ĉirkaŭ duono de la materialo fuzias.

Celo de la eksperimento estas simulado de la eksplodoj de nukleaj armiloj anstataŭ la pli fruaj armilaj testoj. La akirotaj spertoj povas helpi ankaŭ la civilan uzon por paca energia produktado.

Informoj pri NIF-lasero redakti

  • nombro de laseroj: 192
  • pulsenergio je lasero: 18,75 kJ
  • baza ondolongo: 1053 nm
  • lasera medio: Nd:vitro (fosfato)
  • aperturo de lasera medio: 40 x 40 cm
  • ripeta ofteco: 4 ĝis 6 pulsoj po tago
  • fokusa makulgrando: 5-obla de la kliniĝa limo
  • pumpa fonto: fulmaj lampoj
  • efikeco (opta-opta): 0,7 %
  • surfaco de la konstruaĵo: ĉirkaŭ 21.368m²
  • preta: majo de 2009

Eksteraj ligiloj redakti