Natura Rezervejo Lageto Apojo
La Natura Rezervejo Lageto Apojo lokiĝas inter la departementoj Granado) kaj Masajo en Nikaragvo. Ĝi estis deklarita Natura Rezervejo en 1991 pro la Ministerio de medio kaj naturaj resursoj (hispane Ministerio de ambiente y recursos naturales, mallongigita MARENA). Ĝi estas akvoloko el vulkana deveno.
Natura Rezervejo Lageto Apojo | ||
---|---|---|
protektata areo [+] | ||
Supermara alteco | 70 m [+] | |
Koordinatoj | 11° 55′ 19″ N, 86° 1′ 44″ U (mapo)11.922-86.029Koordinatoj: 11° 55′ 19″ N, 86° 1′ 44″ U (mapo) | |
Natura Rezervejo Lageto Apojo | ||
Vikimedia Komunejo: Laguna de Apoyo [+] | ||
Historio redakti
Laŭ la natura historio de Nikaragvo, la lageto Apojo formiĝis antaŭ 23 000 jaroj post la eksplodo de la vulkano Pra-Apojo kiu lasis la aktualan krateron Apojo. La indiĝenoj uzis la lageton por vivteni sin per fiŝkaptado.
Hidrografio redakti
La lageto enhavas saletan akvon, ĝi ne havas gravajn alfluantojn. Somere la bordo retroiras ĉirkaŭ 10 metrojn kaj en la pluva epoko revenas al sia maksimuma nivelo. Laŭ mezuroj de INETER, la akvo-nivelo faliĝis 6 metroj dum la lastaj 20 jaroj kaj ĝia maksimuma profundeco estas 176 metroj.
Turismo redakti
En la akvo kaj en la deklivo de la kratero oni praktikas diversajn sportojn, ekzemple: naĝado, breta velado, paraŝutado kaj marŝado inter aliaj.
Eksteraj ligiloj redakti
- Lageto Apojo Arkivigite je 2012-10-21 per la retarkivo Wayback Machinehispane
- Retpaĝo de la Lageto en Marenahispane
- Centro por visitantoj Arkivigite je 2012-04-11 per la retarkivo Wayback Machinehispane