Natura celerioAmerika valisnerio laŭ la latina scienca nomo (Vallisneria americana) estas planto de la familio de Hidrokaritacoj. Male al sugestoj de la nomo, la natura celerio ne similas al la celerio uzata kiel manĝebla vegetalo. La natura celerio kreskas sub akvo kaj estas konsumata de diversaj animaloj, kiaj la Blankadorsa anaso.

Spite la specia nomo, ĝi ne estas limigita al Ameriko. Ĝi vivas naturale en Irako, Ĉinio, Japanio, Koreio, Barato, Papuo-Nov-Gvineo, Filipinoj, Aŭstralio, Kanado, Usono, Meksiko, Gvatemalo, Honduro, Kubo, la Dominga Respubliko, Haitio kaj Venezuelo.[1]

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-03. Alirita 2012-01-15.