Natura historio de malsano

La natura historio de malsano estas la evoluo de patologia procezo sen medicina interveno. Ĝi celas la kurson de biologiaj okazaĵoj inter la sekvenca agado de la komponantaj kaŭzoj (etiologio) ĝis la disvolviĝo de la malsano kaj okazas la finfino (kuraco, kronikiĝo aŭ morto).[1]

La intereso kiun havas la medicino por koni la naturan evoluon de ĉiu malsano estas malkovri la diversajn etapojn kaj komponantojn de la patologia procezo, por interveni plej frue eble kaj ŝanĝi la kurson de la malsano, cele al evito de malboniĝo de la sano.[2]

Estas du komplementaj rigardoj por karakterizi la naturan historion de malsano: tiu de la ĝenerala kuracisto (familia kuracisto), kiu pere de la klinika historio registras la tutan procezon de ĉiu paciento, kaj povas determini kaj novan sanproblemon, same kiel ties pekuliaraĵojn; estas individuigita rigardo. Kaj tiu de la epidemiologo, kiu pere de la multaj medicinaj registroj uzataj, kaj de la apogo de la biostatistiko kiu povas priskribi novan malsanon kaj ties evoluon; estas populacia rigardo.

Notoj redakti

  1. «Guiscafré Gallardo H, Salmerón Castro J. Historia natural y curso clínico de la enfermedad. p. 117-30.». Arkivita el originalo la 20an de Aŭgusto 2010. Konsultita la 26an de decembro 2011.
  2. Morales Bedoya A. Historia natural de la enfermedad y niveles de prevención (difino de konceptoj). Konsultita la 26an de decembro 2011.