Naturaj satelitoj de Neptuno

Ekzistas 13 naturaj satelitoj de Neptuno oficiale agnoskitaj kaj nomitaj de la Internacia Astronomia Unio.

La planedo Neptuno kaj kvar el ĝiaj naturaj satelitoj: Proteo, Lariso, Galateo kaj Despino

La ĉefa natura satelito estas sendube Tritono, unu el la plej grandaj lunoj de la sunsistemo, kiun malkovris William Lassell nur 17 tagojn post la malkovro de Neptuno mem.

La nomoj de la neptunaj satelitoj ĉiuj omaĝas marajn diojn; la kutimo establiĝis kun la nomado de Tritono, en la 1880-aj jaroj, kaj Nereido, en 1949.

Historio de malkovroj redakti

Resuma tabelo redakti

La naturaj satelitoj agnoskitaj de la Internacia Astronomia Unio estas jene listigitaj, laŭ ilia distanco de Neptuno. La nomoj skribitaj grase karakterizas satelitojn sufiĉe grandaj por ke ili havu rondan formon pro sia mem-gravito.

Nome Averaĝa
diametro
Maso Averaĝa radiuso
de la orbito
Periodo Malkovro
Neptuno III Najado 58 km ~0,19×1018 kg 48 227 km 0,294 tagoj 1989
Neptuno IV Talaso 80 km ~0,37×1018 kg 50 075 km 0,311 tagoj 1989
Neptuno V Despino 148 km ~2,10×1018 kg 52 526 km 0,335 tagoj 1989
Neptuno VI Galateo 158 km ~3,70×1018 kg 61 593 km 0,429 tagoj 1989
Neptuno VII Lariso 208×178 km ~4,90×1018 kg 73 548 km 0,555 tagoj 1981
Neptuno VIII Proteo 436×416×402 km ~50×1018 kg 117 647 km 1,122 tagoj 1989
Neptuno I Tritono 2700 km 21,4×1021 kg 354 800 km -5,877 tagoj 1846
Neptuno II Nereido 340 km ~31×1018 kg 5 513 400 km 0,99 jaroj 1949
Neptuno IX Halimedo 60 km ~0,09×1018 kg 15 728 000 km -5,15 jaroj 2002
Neptuno XI Sao 38 km ~0,09×1018 kg 22 422 000 km 7,98 jaroj 2002
Neptuno XII Laomedeo 38 km ~0,09×1018 kg 23 571 000 km 8,67 jaroj 2002
Neptuno X Psamato 28 km ~0,015×1018 kg 46 695 000 km -24,96 jaroj 2003
Neptuno XIII Nezo 60 km ~0,09×1018 kg 48 387 000 km -25,67 jaroj 2002

Vidu ankaŭ redakti