Naturhistoria muzeo de Bamberg

muzeo en Germanio

La Naturhistoria muzeo de Bamberg (germane Naturkunde-Museum Bamberg) troviĝas en la dua plej granda urbo de Supra Frankonio, Fleischstraße n-ro 2. Ĝi apartenas al la Ŝtataj kolektoj de naturhistorio en Bavario.

Naturhistoria muzeo de Bamberg
muzeo de natura historio [+]

LandoGermanio
Federacia landoBavario

SituoBamberg
- koordinatoj49° 53′ 40″ N, 10° 53′ 18″ O (mapo)49.894410.8883Koordinatoj: 49° 53′ 40″ N, 10° 53′ 18″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Naturhistoria muzeo de Bamberg (Bavario)
Naturhistoria muzeo de Bamberg (Bavario)
DEC
Naturhistoria muzeo de Bamberg
Naturhistoria muzeo de Bamberg
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Naturhistoria muzeo de Bamberg

Vikimedia Komunejo:  Naturkunde-Museum (Bamberg) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Enirejo al la museo

Muzeo en muzeo: Salonego de la birdoj redakti

La t.n. Salonego de la birdo, historia ekspoziciejo, apartenas al la vidindaĵoj de la urbo. Kvazaŭ estante muzeo ene de muzeo, ĝi prezentas origine konserviĝintan kabineton pri naturalaĵoj el la tempo de Klerismo. Princelektisto Francisko Ludoviko de Erthal fondis ĝin en la jaro 1791 kaj konstruigis ĝin en la fruklasikisma stilo. Ĝis nun ravas la aŭlo la vizitantojn pro sia nobla arkitekturo kaj la granda bunteco de remburitaj bestoj malantaŭ altvaloraj vitrinoj.

Modernaj daŭraj ekspozicioj redakti

Trezoroj el rokoj redakti

En la interno de la tero estiĝis trembrilantaj kristaloj. Tre karaj eblas spekti en malheligita ejo kaj samtempe oni informiĝas malenue pri ties estiĝo.

Prahistorio de Frankonio redakti

Ante 150 milionoj da jaroj sur la pavimo nuna estis akvo kun nenombreblaj bestetoj, de tempo al tempo ege strangaj. Iliaj fosilaĵoj rakontas la prahistorion de Frankonio al ni.

El la terokerno al la terosupraĵo redakti

Modeloj, iluminitaĵoj kaj aliaj elmontritaĵoj donas respondojn al ĉiuj demandoj starigitaj koncerne la estiĝon kaj la konstruon de la terstratumoj. La geologia historio de la (regiona) pejzaĝo kaj la granda graveco de teropavimento kiel vivmedio estas aliaj temoj pritraktitaj.

Bunteco de la bestoj redakti

Belaj bestopreparaĵoj antaŭ naturimitantaj fondoj montras kvazaŭ ĉiujn ĉe ni vivantajn mambestojn. Ankaŭ maloftaj specioj (lupo, urso) videblas. Raraĵo estas ekzemplero de la iam ne ofte ekzistanta Quagga-zebro. Superrigardoj genealogiaj de la bestoj prezentiĝas en la historia salonego.

Diaporamo redakti

Projekciado impona klarigis al oni ne nur la fascinan bunetecon de la naturo aŭ ties interajn konektojn. Oni krome informiĝas pri la rolo de la homo ene de la biosfero kaj pri la de tio rezultiĝantaj defioj. La moderna tekniko garantias travivaĵojn neforgeseblajn.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Technophysiotameum Bambergense en la latina Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo