Naturrezervejo Golfeto Menai

La Naturrezervejo de Golfeto Menai troviĝas en Menai-Golfeto, Zanzibaro Tanzanio. Kun 470 kvadrataj kilometroj, ĝi estas plej granda mara protektita areo de Zanzibaro. Ĝi estis oficiale establita kiel naturrezervejo en aŭgusto 1997 en la tradicia fiŝkaptad-areo, de Unguja Insulo, inkludanta la tropikan maran areon konsistanta el vastaj koralaj rifoj, tropikaj fiŝoj, maraj herboj kaj mangrovaroj. Krom kontroli kontraŭleĝan fiŝkaptadon, alternativaj iniciatoj de la rezervejo inkluzivis abelbredadon, replantantadon de mangrovoj, arbo-vartejojn kaj turismon. La administrado de la rezervejo estas tasko de la Fiŝkapteja Departemento kaj de la golfetaj lokaj vilaĝoj.

Naturrezervejo Golfeto Menai
protektata areo
Bazaj informoj
Geografia situo 6° 23′ 0″ S, 39° 22′ 0″ O (mapo)-6.3833333339.36666667Koordinatoj: 6° 23′ 0″ S, 39° 22′ 0″ O (mapo)
Naturrezervejo Golfeto Menai (Tanzanio)
Naturrezervejo Golfeto Menai (Tanzanio)
DEC
Naturrezervejo Golfeto Menai
Naturrezervejo Golfeto Menai
Situo de Naturrezervejo Golfeto Menai
Map
Naturrezervejo Golfeto Menai
Fondita: Aŭgusto 1997
Estrado
Respondeca instanco: Fisheries Department
vdr

La konservada projekto komencis funkcii unu jaron post kiam ĝi estis formale establita. La projekto estis iniciatita de WWF kaj estis plene subtenita kun financoj de USAID, la brita registaro kaj Svislando. Ĝi estas kunlabora projekto kun komunumo de 19 vilaĝoj de la projekta areo aktive okupitaj en la konservadajn strebojn kaj al ĉi tiu celo ili instalis je vilaĝa nivelo Konservadajn Komitatojn por reteni kontraŭleĝan fiŝkaptadon uzantaj rondajn retojn kaj eksplodigantaj teknikojn. La vilaĝanoj de Kizimkazi sur la orienta parto de la projekta areo estis aparte sukcesaj en iliaj konservadaj streboj plejparte pro bona reto de pavimitaj vojoj kaj financa subteno de WWF. Ĉi tiu agado allogis 200 delfenojn al la marbordoj de ilia vilaĝo. La vilaĝanoj kiuj estis antaŭe mortigantaj ĉi tiujn bestojn por manĝaĵo nun derivas ekonomiajn utilojn laborante per siaj boatoj kiel gvidistoj por montri la delfenojn al vizitantoj. Pli ol 20 000 turistoj vizitis la areon en 1998.

Juro redakti

Maraj Rezervoj estis unue pensitaj en 1975. Tamen, nur kiam la leĝo de la Maraj Parkoj kaj Rezervoj en 1994 venis en efiko, kvin maraj rezervoj kaj du maraj parkoj estis establitaj. La nova marrezervejo protektis areon kiu en 1997 estis nomita Margolfeta Konservada Areo. Ĝi troviĝas sur la suda marbordo de Zanzibaro. Ĝi administre inkluzivas la insulojn de Unguja (ankaŭ konata kiel Zanzibar-Insulo) kaj Pemb-Insulon.

Geografio redakti

Lokita en la sudokcidento de Unguja Insulo, en la Zanzibara Insularo, havas marbordan linion de 61 km kaj estas la plej granda konservada areo en Zanzibaro. La meza akva profundo en la golfeta areo estas ĉirkaŭ 10 m dum alta tajdo. Komence la rezerva areo inkludis 17 vilaĝojn kun loĝantaro de de 16 000 homoj kun fiŝkaptado en la rezerva areo kiel ilia ĉefa agado (aliaj estis agrikulturo, brutar-bredado, lignaĵlaboro kaj komerco). La komencaj 17 vilaĝoj estis Fumba, Bweleo, Dimani, Kombeni, Mtende, Kizimkazi Dimbani, Kizimkazi, Mkunguni, Muyuni , Muyuni B, Muyuni C, Muungoni, Bungi, Unguja Ukuu, Kaepwani, Unguja Ukuu Kaebona, Kikungwi, Uzi kaj Ng'amb'wa. De 2003, 19 el la areaj vilaĝoj estis partoprenantaj en la konservada laboro.<ref name="Zeppel2006">

 
Mangrovaj arbaroj fone en la marbordo de Pemba Insulo.

Tradicie, la Menai-Golfeta areo estas heterogena vivejo de mangrovoj, maraj herboj, korala kaj mara ekologia sistemo kun riĉa biodiverseco de plantoj, senvertebruloj kaj birdaj specioj. Mangrovaj arbaroj abundas en Uzi, Nyamanzi, Nga'mbwa marbordoj. Mangrovaj rimedoj provizis vivtenon al generacioj de komunumoj loĝantaj ĉirkaŭ la Menai-Golfeto rekte aŭ nerekte. La arbaroj estis la fonto de ligno por hejma brulaĵo kaj ankaŭ ekonomia fonto de enspezo, kiu estis la prerogativo de la virinoj, kun viroj koncentrantaj sur ties uzo kiel konstrua materialo kaj por fari lignokarbono.<ref name="USAID"> La mangrovoj havas 10 malsamajn speciojn kiuj protektas la marbordon kontraŭ la malferma maro. Tieuloj estis tradicie rikoltantaj ilin ankaŭ por boat-konstruado.

La koralaj rifoj kiuj estas de la franĝa korala tipo troviĝas laŭlonge de la marborda linio de Zanzibaro, kiu inkluzivas la rezervejon, enhavas tavolojn de kalcia karbonato kreita de la sekrecioj de milionoj de polipoj (150 specioj estis raportitaj en la tuta marbordo); ili provizas manĝaĵon kaj ŝirmon al fiŝoj, kraboj, omaraĵoj kaj pektenoj. La malferma maro en la rezervejo riĉas en Fitoplanktono kaj zooplanktono, kiu servas kiel manĝaĵo por sardinoj kaj malgrandaj pelagaj fiŝoj havantaj komercan valoron por lokaj fiŝkaptistoj. Ĝi estas ankaŭ sekura vivejo por maraj mamuloj kiel maraj kelonioj, balenoj, delfenoj kaj aliaj.<ref name="Marine">

Praktikoj redakti

 
Aldabra giganta testudo (Geochelone gigantea)
 
Hind-Pacifikaj delfenoj.

La historiaj praktikoj en la areo konsistis en la kultivo de Eucheuma maralgo kaj uzo de Ulva kaj Enteromorpha specioj kiel fiŝaj logaĵoj; verdaj algoj estis ankaŭ kolektitaj por medikamenta uzo. USAID subtenis provajn projektojn en tri insuloj kie maralgoj kreskis dense, donita la protekton provizita al ĉi tiuj lokoj de ondoj. La subspecioj de Eucheuma, nome Eucheuma spinosum kaj Eucheuma striatum, estis elektitaj por la celo adoptante fiksan malsupran kultiv-metodon. Ili estis ankaŭ evoluigitaj kiel montro-bienoj por provizi trejnan kaj etendaĵajn servojn al la lokaj fiŝkaptistoj en plibonigado de la kvalito de seka maralgo. Kvankam Eucheuma spinosum estis kultivita plejparte en la areo, Eucheuma cottonii estis ankaŭ konsiderita sed pruvita esti ne profita pro klimataj efikoj. Komerca kolekto de maralgo estis ankaŭ komencita de privataj firmaoj, kiuj kontribuis preskaŭ 20% al la insula enspezo kaj utiligis gravan procentaĵon da virinoj. La lokaj virinoj okupiĝis en maralga agrikulturo kaj kokoso-ŝelo teksado.

Referencoj redakti