Naucalpan de Juárez
Naucalpan de Juárez estas metropolo kaj universitata urbo en Meksiko, sidejo de komunumo Naucalpan.
Naucalpan de Juárez | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • cabecera municipal • urbego | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 913 681 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 29′ N, 99° 14′ U (mapo)19.47857-99.23367Koordinatoj: 19° 29′ N, 99° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 2 284 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Naucalpan de Juárez [+] | |||
- Vidu ankaŭ la apartigan liston Juárez.
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 792.226 (en 2005)
- Supermara alteco: 2300 m
- Areo: 184 km²
- Telefonkodo: 057
- Poŝtkodo: 53000
- Horzono: UTC -6
- 19° 28′ 00″ N 99° 14′ 00″ U / 19.46667 °N, 99.23333 °U (mapo)
Loknomo redakti
La indianoj nomumis la lokon (Naucalpan) "loko de 4 domoj". Vorto Juárez aldoniĝis en 1874 honore al Benito Juárez.
Geografio redakti
Naucalpan de Juárez situas meze de la lando en proksimeco de ĉefurbo Meksikurbo inter montoj.
Historio redakti
Antaŭ la hispanoj aztekoj vivis tie. La hispanoj alvenis en 1521, la fondo okazis en 1574, komence precipe preĝejoj konstruiĝis. Pri la tiamaj tempoj estas diversaj legendoj. Baldaŭe en la ĉirkaŭaĵo oni minadis ŝtonojn, sablojn kaj similajn. En 1826 memstara municipo fondiĝis, la urbostato deklariĝis en 1957.
Ekonomio redakti
En Naucalpan de Juárez oni okupiĝas pri nutraĵoj, tabako, teksaĵoj, kemiaĵoj kaj papero. Industria parko apartenas al la urbo.
Klimato redakti
En Naucalpan de Juárez la averaĝa jara temperaturo estas 15 °C, en somero 32 °C, en vintro nur 3 °C. Jare pluvas 800 mmm, aŭ iom malpli.