Navalkarnero (hispane Navalcarnero, kio signifas "alta kampo de la virŝafo") estas hispana municipo de la Madrida Regiono. Laŭ la censo ĝi havis 20.161 loĝantojn en julio 2007. La unua urba registaro estis establita la 10-an de oktobro 1499 fare de la reprezentanto de la segovia konsilio, Hernán Pérez, kiu kunvenis kun kvin vilaĝanoj kaj per simpla solenaĵo estis elektita la urbestro de Navalkarnero. Navalkarnero estis sub la jurisdikcio de Segovio ekde 1499 ĝis 1627.

Navalkarnero
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31 974  (2023) [+]
Loĝdenso 319 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 4° 1′ U (mapo)40.284722222222-4.0136111111111Koordinatoj: 40° 17′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 670 m [+]
Areo 100,2 km² (10 020 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navalkarnero (Hispanio)
Navalkarnero (Hispanio)
DEC
Navalkarnero
Navalkarnero
Situo de Navalkarnero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navalcarnero [+]
vdr

Navalkarnero elstaras pro ĝiaj nunaj klopodoj allogi turistojn en la vilaĝon. Ĝiaj allogaĵoj estas la kuirarto, la zorgado de la historia urboparto, ĝia arkitektura beleco kaj la ampleksa kultura oferto. Ĝi estas inter la ses turismaj municipoj plej gravaj de la Madrida Regiono (kune kun Alcalá de Henares, Aranjuez, Ĉinĉono, Madrido kaj San Lorenzo de El Escorial).

Eksteraj ligiloj redakti

 
Placo Segovio en Navalkarnero (pli vasta bildo)