Navigkanalo' estas akvovojo ofte artefarita, sed ne nur, kiu ĝenerale konektas lagojn, riverojn aŭ eĉ marojn. Ili estas uzataj por transporto, ofte pere de barĝoj en la riveraj kanaloj kaj pere de ŝipoj en la kanaloj kiuj konektas marojn aŭ oceanojn.

La Kanalo de Korinto, en Grekio.

La enlandaj kanaloj antaŭis la disvolvigon de la fervojo dum la Industria Revolucio kaj kelkaj el ili estis poste sekigitaj kaj uzitaj kiel vojoj por konstrui fervojojn.

La studo de la uzado de kanaloj estis disvolvigita historie laŭlonge de jarcentoj fare de ĉinaj fakuloj unuej kaj poste fare de Leonardo da Vinci kaj aliaj fakuloj kiuj dediĉis grandajn klopodojn al ties plibonigo. Elstaras la kanaloj ĉirkaŭ Milano, (nome la “Navigli”) totale artefaritaj, kiuj konektas la urbon kun la riveroj Tiĉino kaj Adda. Pere de tiuj lastaj, nerekte eblis alveni rivere ĝis la Majora Lago norde, uzante la riveron Pado, ĝis la maro Adriatiko oriente. Uzante tiujn akvovojojn, relative malgrandaj kaj malmulte profundaj, la transporto de varoj estis faritaj pere de barĝoj de preskaŭ ebena fundo: pere de tiu rimedo ekzemple oni transportis grandkvante la konstrumaterialojn uzotajn por la konstruado de la urbo.

Inter la ekzemploj de grandaj kanaloj kiuj ŝanĝis grandmezure la ekonomion de tutaj kontinentoj estas certe la Sueza Kanalo kaj la kanalo de Panamo. Per la malfermo de tiuj grandaj vorkoj, la tempoj kaj kostoj de interkontinenta transportado estis malpliigitaj draste kaj tio okazigis enorman kreskon de la komerco de Okcidento kun Malproksima Oriento.

Naturaj navigkanaloj redakti

Vidu ankaŭ redakti