La Navigmuzeo Orturo (hispane Museo Naval Torre del Oro estas ene de la fama Turo de la Oro, simbolo de la urbo, borde de la rivero Gvadalkiviro antaŭ la taŭrludejo de la Reĝa Toreejo de Sevilo (Real Maestranza) en Sevilo, Andaluzio, Hispanio.

Navigmuzeo Orturo
naval museum
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Estiĝo 21-a de marto 1936
Koordinatoj 37° 22′ 57″ N, 5° 59′ 47″ U (mapo)37.382416666667-5.9963333333333Koordinatoj: 37° 22′ 57″ N, 5° 59′ 47″ U (mapo)
Navigmuzeo Orturo (Sevilo)
Navigmuzeo Orturo (Sevilo)
DEC
Navigmuzeo Orturo
Navigmuzeo Orturo
Situo de Navigmuzeo Orturo
Map
Navigmuzeo Orturo
Retpaĝo http://fundacionmuseonaval.com/museo-maritimo-torre-del-oro-en-sevilla.html
vdr

Antaŭ esti muzeo, la monumento estis uzita kiel kapelo, pulvostokejo, havenaj oficejoj, prizono, ktp. La muzeo en si mem estis kreita per ministeria ordono de 21a de marto 1936, kiel filio de la Muzeo de la Mararmeo, sed pro la Hispana Enlanda Milito ĝi estis inaŭgurita en 1944, dividita en du malgrandaj etaĝoj, la malsupra, de 85 m², kaj la supra, de 127 m², totale 623 m² inter kiuj montriĝas ĉiuj elementoj ekspoziciataj: fosiliigitaj marrestaĵoj, ŝipmekanismoj, kompasoj, prufiguroj, pentraĵoj kaj desegnoj kun martemaro, antikvj marmapoj, historiaj dokumentoj, kanono, ankroj, ceramiko, ŝipmaketoj kaj objektoj rilataj al navigado laŭ la rivero Gvadalkiviro.

Aktuale la enirbileto kostas 1,5 eŭrojn, senpage lunde. Pro malgrandeco la muzeo ne povas esti vizitata samtempe de nombra grupo, maksimume de po 50 personoj en ĉiu etaĝo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Pulido, Ildefonso; Delgado, Melquíades (1992). Museo Marítimo Torre del Oro. Madrid. Museo Naval, Servicio de Publicaciones de la Armada.

Eksteraj ligiloj redakti