Navotas
Navotas, tagaloge Lungsod ng Navotas estas marhavena triaklasa urbego en Filipinoj. Ĝi estas parto de urbaro Manila Metropolo.
Navotas | |||||
---|---|---|---|---|---|
tre urbanizita urbo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 247 543 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 27 689 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14.666666666667120.94166666667Koordinatoj: 14° 40′ N, 120° 57′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 19 m [+] | ||||
Areo | 8,94 km² ( 894 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Navotas [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 249 463 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 1409, 1411–1413, 1485, 1489–1490
- telefonkodo: +63 (0)2
- Supermara alteco: m
- Areo: 10,77 km2
Geografio redakti
Navotas situas laŭ la Sudĉina Maro sur mallarĝa strio de tero 4,5 kilometrojn longa ĉirkaŭita totale de akvo [1]. Malabon troviĝas 4, Valenzuela (Filipinoj) 6, Manilo 9, Kezonurbo 14 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
La tuta areo de Navotas iam estis parto de Malabon. La posedantoj estis dominikaj monaĥoj, dum la usona dominado privata bieno. En 1827 movado okazis por sendependiĝo de Malabon, nuntempe tio estas la neoficiala naskiĝdato de Navotas. En 1859 oni establis paroĥon kaj municipon, tio signifis memstaran urbon. En 1898 Navotas aliĝis al la revoluciema registaro. Inter 1904-1906 Navotas denove estis kunfandita kun Malabon. Navotas iĝis grandurbo laŭ referendumo en 2007.
Ekonomio redakti
Navotas estas grava fiŝa centro kaj respondecas pri granda parto de la totalaj filipinaj komercaj fiŝkaptadoj. El fiŝoj oni produktas paston loke kaj en la proksima Malabon. Ĉe la haveno riparejo de ŝipoj funkcias.
Trafiko redakti
En Navotas troviĝas lokaj vojoj, kelkaj el ili pluiras al Malabon tra pontoj. La haveno servas por fiŝkaptaj ŝipetoj.
Religio redakti
La katolikismo estas la domina religio en Navotas.
Eduko redakti
Navotas havas 15 publikajn bazlernejojn kaj 6 publikajn mezlernejojn, krome estas politeknika kolegio.
Klimato redakti
Navotas havas tropikan musonklimaton. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. La seka sezono daŭras de de malfrua decembro ĝis aprilo, la longa pluvsezono kovras la restantajn monatojn.
Vidindaĵoj redakti
- katolikaj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans
- [3]
-
Preĝejo
-
Preĝejo