Nazireato laŭbiblie estas la dediĉo al Dio per la konsekva religia vota promeso sekvi iujn rigidajn moralajn kaj asketajn preceptojn: pro tio la konsekrito estas nomata “nazireo” aŭ “separito”[1])

La etimologia origino de la termino estas de la hebrea vorto Nazir, kiu signifas monaĥo kaj estas uzata en la Biblio, atribuata al Ŝimŝono, unu el la lastaj el la juĝistoj de la antikvaj Izraelidoj menciitaj en la Hebrea Biblio (Libro de la Juĝistoj, ĉapitroj 13a al 16a).

La devoj koncernantaj tiun voton estas pli/malpli sugestitaj de la Biblio, en la, ekzemple, libro de Nombroj ( 6,1-2): nazireo ne trinku vinon, vinagron, likvoron, ne kontaktu kadavrojn, lasu kreski siajn harojn, ne kuniĝu kun virino... kaj fine zorgu pri la individua kaj publika akcepto de Dio.

Kutime la nazirea voto estis portempa: ĉe la tempofiniĝo de sia voto, nazireo oferdonas al Dio kaj plenumas antaŭ la sacerdoto riton dum kiu al li estas razitaj la haroj kiuj poste estos bruligitaj. Okazis ankaŭ laŭtutviva konsekro kiel en la kazo de Ŝimŝon.

Iuj bibliaj personuloj, fakte, estas nazireoj laŭ la tuta vivo “ekde la patrina sino”: Ŝimŝon (Juĝ , 2-7 ,13, 14, 15), Johano la Baptisto (Lk1,15). Ankaŭ Paŭlo el Tarso iĝis laŭtempa nazireo (Agoj 18,18). Kelkaj, sed kun iom malmulte da fundamento, opinias ke en la landeto Nazareto oni ne razis kapajn harojn kaj do tio eksplikus ke ankaŭ Jesuo estis foje en la evangelioj nomata nazireo kaj tio, eventuala trovus konfirmon el la bildoj de la torina mortotuko ([1] Pubblicazioni).

Brila ekzemplo de nazireo prezentas la Biblio en la figuro de Ŝimŝon: liaj observo kaj praktiko de la nazireaj devoj donis al li tiom da forto kaj fideleco al la Eternulo ke li povis defendi sian popolon el ĝiaj malamikoj (Juĝ 13, 14, 15). Fakte laŭhistoria aŭ nure midraŝstila, la rakonto estis por izraelidoj instigo al rezisto kaj publika konfeso pri sia kredo.

La praktiko redakti

Komence de la vulgara erao, la nazareaj preskriboj estis vigore sentitaj kaj foje praktikitaj: piaj judaj familioj foje dediĉis al Dio la unuanaskiton kaj, kiam tiu ĉi ĉesis sian votan periodon, la kvalifiko akiris la duanaskito kaj tiel plu. Dum la nazireo periodo la konsekrita aperis publike blanke vestitaj. Niajn tagojn la celo kaj ritoj de nazireato perdis sian valoron kaj reduktiĝis al ceremonio eventuale kiel religiaj procesioj.

Ĉu Jesuo estis nazireo? redakti

Ĉu Jesuo estis - vola au konsekrita - nazireo? La afero estas sume pritraktita ĉe [2]

La kverelo nun perdas valoron ĉar, ĉiuj ekzegezistoj konvenas, ke se Jesuo ne estis profesie konsekrita nazireo, certe la evangelioj registrantaj tiun informon havis, kaj akiras ĉe komentistoj, teologian komunikcelon por priskribi la konstantan sintenon de Jesuo.

Referencoj redakti

  1. Aŭ ankaŭ “kronita” laŭ la pribibliaj komentarioj de Abraham ibn Ezra.

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Chepey, S. Nazirites in Late Second Temple Judaism: A Survey of Ancient Jewish Writings, the New Testament, Archaeological Evidence, and other Writings from Late Antiquity. AJEC 60. Leiden: Brill Academic Publishers, 2005.
  • S. Nazirites in Late Second Temple Judaism: A Survey of Ancient Jewish Writings, the New Testament, Archaeological Evidence, and other Writings from Late Antiquity. AJEC 60. Leiden: Brill Academic Publishers, 2005.
  • Enciclopedia Cattolia, Città del Vaticano, 1954.