Neĝhomo

skulptita figuro farita el neĝo

Neĝhomo estas skulptita figuro farita el neĝo en la proksima formo de homo. La simbolo de neĝhomo estas populare ligita kun Kristnasko kaj estas enfiksita en okcidenta kulturo. Farado de neĝhomo estas populara amuzokupo dum vintro. Kiel la burgo el sablo, la neĝhomo estas formo de efemera arto.

Neĝhomo
La vintrohomo, el germana infanlibro
Karto de novjaro kun figuro de neĝhomo

Historio redakti

La unuaj mencioj pri neĝhomo aperas en la 16-a jarcento (en verkoj de William Shakespeare). Ĝi aperas en kompilaĵo da infanaj rimaroj en 1770 en Leipzig. Ĝi estis tiam minacanta personiĝo de la vintro. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi estas asociata al la finjaraj festoj kaj iĝas figureto de la kristnaska arbo.

Fabrikado redakti

Oni povas fari neĝhomon rulante grandan bulon de neĝo por formi la "korpon". Dua bulo pli malgranda estas metita sur la unuan kiel "kapo". Vizaĝaj aĵoj kiel okuloj kaj buŝo estas ofte aldonitaj uzante terkarbon, ŝtonetojn, aŭ butonojn. Oni povas aldoni kiel "nazo" pecon de frukto aŭ legomo, ekzemple karoton. Bastonetoj ofte estas uzita kiel brakoj. Neĝhomoj ofte aperas kun pipo, skarpo, ĉapelo, kaj tenante balailon

En Azio redakti

En Japanio, simila figuro el neĝo estas nomata neĝa daruma, konsistanta el du partoj (kapo kaj korpo), kaj pli similas al la pupo de daruma, ol al la homa figuro.

Vidu ankaŭ redakti