Neŭraminidazo-inhibanto

Neŭraminidazo-inhibantoj estas medikamentoj, kiuj inhibas la enzimon neŭraminidazo: tiu enzimo, kiu ekzistas en pluraj variaĵoj, ekzistas en diversaj vivoformoj, kaj interalie estas fikse enkonstruita en la membrano de multaj virusoj, ekzemple tiuj respondecaj por morbilo, epidemia parotidito, gripo de tipoj A kaj B. Ĝi disigas glikoproteinojn de la membranoj de virusoj kaj iliaj gastigaj ĉeloj, por liberigi la viruson post ties multiĝo el la infektita gastiga ĉelo, tiel ke la liberigitaj virusoj povas plumoviĝi en la gastiga korpo kaj infektigi novajn ĉelojn.

La tiel nomitaj neŭraminidazo-inhibantoj malrapidigas tiun proceson de disiĝo de la gastiga ĉelo post infektiĝo per gripaj virusoj. Ĝenerale oni konsideras grave doni la medikamenton ene de la unuaj 48 horoj post la montro de unuaj simptomoj. Al la grupo de medikamentoj apartenas la substancoj Oseltamiviro kaj Zanamiviro. Ĝi uziĝas interalie en la terapiado de la viruso H5N1 kaj de la gripa pandemio de 2009.

Unuopaj substancoj redakti

La unua substanco el tiu grupo permesita por terapiado de virusaj gripoj estis Zanamiviro, kiu de la kemia konzerno GlaxoSmithKline estas vendata sub la komerca nomo Relenza®. Ĝi devas esti inhalata kaj en personoj kun astmo aŭ kronika pulma obstrukco povas kaŭzi fortajn bronkajn spasmojn.

La pli nova substanco Oseltamiviro, sub la komerca nomo Tamiflu® vendata de la kemia konzerno Hoffmann-La Roche, havas la avantaĝon ke pacientoj povas gluti ĝin, en la formo de kapsulo aŭ likvaĵo, kio ebligas la disdividon de la substanco per la sanga sistemo kaj ebligas ke konstantaj kvantoj da ĝi disvastiĝas en ĉiuj lokoj de la virusa plimultiĝo. Tiu substanco intertempe estas permesita por la terapiado de infanoj ekde la unua vivojaro kaj por la prevento de virusaj gripoj de homoj ekde la 13-a vivojaro.

Pliaj specifaj substancoj estas Laninamiviro kaj Peramiviro.

Efiko redakti

Esenca kondiĉo por bona efiko estas la laŭeble rapida komenco de la terapio. La daŭro de virusaj gripoj mallongiĝas je 40 procentaĵoj, se la substanco estas prenita 24 horojn post montro de unuaj simptomoj, kaj jam nur mallongiĝas je 30 procentoj, se prenita 36 horojn post la unuaj simptomoj. Ju pli frue oni interrompas la plimultigan ciklon de la virusoj, des pli rapide la paciento povas saniĝi. Studoj supozigas ke krome danĝeraj aldonaj bakteriaj infektiĝoj, kiuj disvastiĝas en pacientoj pro la malfortiĝo de ties imuna sistemo, maloftigas je duono. La plej multaj mortoj pro virusaj gripoj kaŭziĝas pro tiaj aldonaj bakteriaj infektiĝoj. Problemo estas, ke la diagnozo de severa virusa gripo apenaŭ fikseblas per nura observado de la simptomoj, kiuj komence tre similas al simpla malvarmumo - eblas pruvi la specon de plej multaj virusoj en laboratorioj, sed kiam la rezulto konatiĝas, jam pasis "valoraj horoj" kaj eble la viruso intertempe jam tiam disvastiĝis en la korpo de la paciento, ke terapio per neŭraminidazo-inhibanto jam ne plu efikas. Kaj prevente doni la medikamenton sen laboratoria pruvo de la virusa speco estas malŝparo - plej multaj "sendanĝeraj" virusoj respondecaj por "simplaj" malvarmumoj ne influatas per la medikamentoj de tiu grupo, ĉar ili ne posedas variaĵojn de neŭraminidazo.

Inter la ĉefaj simptomoj de "severa" virusa gripo estas forta sento de malsaneco, aperanta ene de malmultaj horoj, kaj plej ofte alta febro. Sento de frostado, kapdoloroj, muskolaj kaj artikaj doloroj kaj senmuka tusado ofte estas aldonaj simptomoj.

Kaj Oseltamiviro kaj Zanamiviro bone taŭgas por ebla terapio de personoj, kiuj pro konata alergio je koka proteino ne povas esti vakcinata kontraŭ virusaj gripoj. Kiel pri ĉiuj kontraŭvirusaj medikamentoj kaj vakcinaĵoj, estas persona decido ĉu oni taksas la medicinan efikon de la substanco pli alte ol la nedeziratajn eblajn kromefikojn, aŭ ĉu oni fidas ke la imuna sistemo de la propra korpo ankaŭ sen helpo sukcesas pasi infektiĝon.

Eksteraj ligiloj redakti