Senbedaŭre pri nia juneco

(Alidirektita el Ne bedaŭre nian junecon)

Senbedaŭre pri nia juneco (わが青春に悔なし Waga seishun ni kuinashi?) estas filmo de 1946 verkita kaj reĝisorita de Akira Kurosawa. Ĝi estis bazita sur la Afero Takigawa de 1933.[1]

Senbedaŭre pri nia juneco
filmo
Originala titolo わが青春に悔なし
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1946
Ĝenro filma dramo
Kameraado Asakazu Nakai
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira
Filmita en Japanio
Loko de rakonto Tokio
Rolantoj Hara Secuko • Shimura Takashi • Susumu Fujita • Denjirō Ōkōchi • Sugimura Haruko • Kokuten Kōdō • Masao Shimizu • Haruo Tanaka • Akitake Kōno
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

En la filmo stelulas Setsuko Hara, Susumu Fujita, Shimura Takashi kaj Denjirō Ōkōchi. La rolulo de Fujita estis inspirita de la reala Hotsumi Ozaki, kiu helpis la faman porsovetunian spionon Richard Sorge kaj iĝis la nura japano kiu estis ekzekutita pro perfido dum la Dua Mondmilito. La filmo estas blankanigra kaj daŭras 110 minutojn.[2]

Post la milito, Kurosawa, influita de la demokrataj idealoj de la Okupacio, serĉis fari filmojn kiuj establu novan respekton al individuo kaj al la memo. La unua el tiaj filmoj estis Senbedaŭre pri nia juneco (1946).

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti