Nederlanda Societo por Seksa Reformo

La Nederlanda Societo por Seksa Reformo (nederlande Nederlandse Vereniging voor Seksuele Hervorming, NVSH) estas nederlanda organizaĵo fondita en 1946 kiu defendas socialan ŝanĝon de percepto pri la sekseco.[1] Inter ĝiaj plej elstaraj membroj estis personecoj kiel la socia psikologo Frits Bernard, la senatoro kaj juristo Edward Brongersma kaj la sociologo Paul Schnabel.

Nederlanda Societo por Seksa Reformo
organizaĵo
Komenco 1946 vd
Antaŭe Nieuw-Malthusiaanse Bond vd
Poste Rutgers Stichting vd
Sidejo Hago
Retejo Oficiala retejo
vdr

Celoj redakti

NVSH defendas seksan liberigon de la individuoj kaj ĝeneralan plibonigon de iliaj seksaj kondiĉoj en la socio, entenate:

  • Egaleco inter viroj kaj virinoj.
  • Disponebleco de kvalitaj servoj por kontraŭkoncipado kaj abortigo.
  • Informado pri seksa edukado en ĉiuj skaloj de la edukado.
  • Edukado de profesoroj kaj reserĉistoj pri seksa edukado en la universitata medio.
  • Pornografio sen restriktoj.
  • Kritiko de la geedzeco kaj de la familio.
  • Nediskriminacio kontraŭ iu ajn propra-vola seksrilato.
  • Baza zorgo pro la kreskado de la populacio.

NVSH defendas akcepton de la homa sekseco en ĉiuj formoj, inkludite tiuj ofte rigardataj kiel "nenormalaj" aŭ malmoralaj, kiel antaŭgeedza seksumado, adulto, samseksemo, masturbado, ekshibicio, buŝa sekso, zoofiliopedofilio.[2][3][4]

Historio redakti

NVSH estis fondita en 1946 kiel sukcedanto de la Nederlanda Neo-Malthusiana Ligo, kiu en 1881 malfermis en Amsterdamo la unuan nasko-limigan klinikon de la mondo.

Ĝis la 1960aj jaroj NVSH investis grandan kvanton da penoj en la konstruo de sia organizaĵo, kiu en sia ora epoko sukcedis havi pli ol sesdek nasko-limigajn klinikojn en Nederlando. Granda parto de la laboro tiuj jaroj estis dediĉita al plibonigo de la kvalito kaj disponebleco de la kontraŭkoncipaj rimedoj (kondomo, diaphragmo kaj spermicida ĝelo).[5] Dum la 1960aj jaroj, NVSH estis la sola fonto por la distribuo de kondomoj en Nederlando.[6] En 1966 la societo atingis 220 000 membrojn. La kontraŭkoncipaj rimedoj estis fine legalizitaj en 1970, post kelkaj el siaj membroj estis arestintaj. En 2002 la nombro de membroj de NVSH estis ĉirkaŭ 1500 kaj en 2008 ĉirkaŭ 700.

Nederlanda peticio de 1979 redakti

La 22-an de junio 1979 NVSH, la Ligo Coornhert por la Reformo de la Kriminala Leĝaro, la Humana Konfederacio kaj la pastro A. Klamer sendis peticion kune kun letero kun simila enhavo al la nederlanda ministro pri justico kaj simultane al la nederlanda parlamento. Ambaŭ postulis legalizadon de konsentaj seksrilatoj inter infanoj kaj plenkreskuloj.

La peticio estis signita de pluraj publikaj organizaĵoj pri sociala bonstato kaj mensa sano, inter ili la jenaj:[7]

  • Ĝenerala Asocio de Libereco sub Kondiĉoj.
  • Nederlanda Asocio por Integriĝo de Samseksemo (COC).
  • Nederlanda Feminista Asocio oficiala.
  • Unanimece la plenum-komitato de la Labora Partio (la partio kun plej granda membraro).
  • Unanimece la plenum-komitatoj de kvar politikaj partioj pli malgrandaj kun tiama reprezentado en la nederlanda malsupera ĉambro (Demokratia Socialista Partio, Pacifisma Socialista Partio, Demokratia Partio kaj Radikala Partio).

Kiel skribis Jan Schuijer, de NVSH, "ŝajne alarmita pro la sukceso de la peticio", la fako pri infana kaj juna psikiatrio de la Nederlanda Socio pri Psikiatrio oponis publike kontraŭ la petoj pri legalizado asertante, ke tio malfortigus la patran aŭtoritaton.[8]

Publikaĵoj redakti

La revuo de NVSH, Verstandig Ouderschap, pli poste Sekstant kaj poste De Nieuwe Sekstant, precipe karakterizita pro enhavi postan konsultan rubrikon pri seksaj temoj el kie oni respondis la demandojn de la legantoj, funkciis kiel informo-medio en epoko kiam la nederlandaj junuloj ricevis preskaŭ nenian seksan edukadon en la lernejo kaj la plenkreskuloj preskaŭ ne kuraĝis paroli pri tio.

En 2009 NVSH ĉesigis presi sian revuon kaj de tiam ĝi havigas siajn informojn pere de sia retloko, kiu altiras nuntempe grandan kvanton da vizitoj.

Inter 1960 kaj 1970 NVSH publikigis tri ilustritajn inform-librojn pri sekseco, kiuj havis grandan efikon de aperteco al la sekso kaj ĝiaj praktikoj:

  • 1969 - Varaties (Mogens Toft; John Fowlie)
  • 1969 - Variaties bij voorspel en zwangerschap (Mogens Toft; John Fowlie)
  • 1970 - Variaties voor de homosexuele man en vrouw (Mogens Toft; John Fowlie)

Inter 2007 kaj 2010 oni publikigis tri novajn librojn sub la patroneco de NVSH:

  • De kunst van het vrijen (Dik Brummel, 2007)
  • Het seksuele systeem (Dik Brummel, 2008)
  • La unua traduko al la nederlanda de la libro de Thomas Robert Malthus An essay on the principle of Population, kun la titolo Over bevolking (2009)

Famaj membroj redakti

  • Annemarie Grewel, membro de la Labora Partio (PvdA). Kunprezidanto de NVSH (1980-1982), kune kun Jeanne van Velse-Hoogland.
  • Kim Holland, porna aktorino.
  • Jan Knot (administranto de NVSH), membro de la Nederlanda Parlamento por PvdA.
  • Ed van Thijn, membro de PvdA.

Elstaraj membroj redakti

  • Paul Schnabel. Sociologo. Membro de la komisiono de scienca reserĉo de NVSH (1969-1973). Asesoro de la komisiono de scienca reserĉo de NVSH (1962-1972).[9]
  • Frits Bernard. Klinika psikologo, specialisto pri pedofilio, aŭtoro de granda nombro da verkoj pri la temo kaj pioniro de la pedofilia aktivismo en Nederlando. Fine de la 1960aj jaroj li apartenis al la Stud-Grupo pri Pedofilio de NVSH.
  • Edward Brongersma. Juristo kaj senatoro en la nederlanda parlamento por la Labora Partio. Li apartenis al la Stud-Grupo pri Pedofilio kaj estis unu el la aŭtoroj de la verko Sex met kinderen (1972),[10] la unua grava ĉio-ampleksa studo pri la pedofilio.

Referencoj redakti

  1. Nabrink, Gé. Seksuele Hervorming in Nederland, 1881–1971. Nimego: SUN, 1978. (angle)
  2. Normal & abnormal sex Arkivigite je 2008-12-23 per la retarkivo Wayback Machine (angle). NVSH.
  3. Paedophilia Arkivigite je 2008-12-23 per la retarkivo Wayback Machine (angle). NVSH.
  4. Bernard, Frits. Paedophilia: A factual report (angle). Roterdamo: Enclave, 1985.
  5. Sandfort, Theo; Brongersma, Edward; Van Naerssen, Alex. Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-Psychological, and Legal Perspectives (angle). Nov-Jorko: Haworth Press, 1991, p. 211. ISBN 978-0-918393-78-4.
  6. "La educación sexual libra a Holanda de embarazos juveniles". [1] (hispane). El País, 23-4-2000.
  7. Leopardi, Angelo. Der pädosexuelle Komplex. Frankfurto: Foerster Verlag, 1988, p. 212.
  8. Schuijer, Jan. "Tolerance at arm's length: The Dutch experience". Journal of Homosexuality, n-ro 20, 1990. (angle)
  9. Frenken, Jos. Seksuologie, een interdisciplinaire benadering. Nimego: Van Loghum Slaterus SUN, 1980. (nederlande)
  10. Bernard, Frits; Brongersma, Edward; Sengers, Wijnand; Van Eeten, Peter; Haagsma, Ids. Sex met kinderen. Hago: NVSH, 1972. ISBN 90 6050 074 1.

Eksteraj ligiloj redakti