Nederlanda malsano

Nederlanda malsano estas nomata tiu eksterkomerca paradokso, laŭ kiu sukcese eksportanta (kaj tiel fakte prosperanta) nacia ekonomio venas pro malfavoraj kurzoevoluoj al ekonomia subiro. Simila fenomeno povas esti, ke okaze de malgranda lando, elmigrintoj tiom amase sendas monon al iu sektoro, ke tiel aliaj industriaj branĉoj preskaŭ neglektiĝas (konstrua sektoro de Armenio ekde 2005)

La nederlanda malsano aperas, se iu lando eksportas en granda kvanto (bone vendeblajn) varojn (plej ofte krudmaterialojn). Pro tio estiĝas eksterkomerca plusa enspezo, pro kio la nacia valuto iĝas pli valora ol antaŭe. Tio kaŭzas vendajn problemojn por produktoj de la aliaj eksportantaj industriaj branĉoj. La sinkanta eksporto de tiuj varoj kondukas al retroprogreso aŭ malapero de la koncernitaj entreprenoj kaj kaŭzas bazajn ekonomiajn problemojn kiel ekz. senlaborecon.

Oni rimarkis tiun fenomenon en Nederlando en la 1960-aj jaroj, post malkovro de tergasaj kampoj. Aktuala ekzemplo estas la naftoeksporta Venezuelo.