Nefertumo

egipta dio

Laŭ la egipta mitologio, Nefertumo (ankaŭ Nefertum, Nefertem, Nefer-TemNefer-Temu) origine nur estis la juna dio Atumo (la nomo signifas "bela Atumo" aŭ "juneca Atumo"), dum la kreiĝo de la mondo, kiu estis leviĝinta el la unuaj akvoj[1]. Ĉar Atumo estis sola diaĵo, Nefertumo reprezentis la matenan sunleviĝon, kaj ĉar Atumo estis leviĝinta el la unuaj akvoj en la burĝono de egiptia blua nila nimfeo, Nefertumo asociiĝis kun tiu floro, kiu ĝenerale multe uziĝis en la arto, religio kaj literaturo de antikva Egiptio.

Nefertumo
Nefertumo kun nimfeo sur la kapo
Nefertumo kun nimfeo sur la kapo
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso virseksa organismo
En hieroglifoj
F35X1
U15
Transskribo nɛfərˌtɛm
Kulto
Centro de kulto Memfiso
Familio
Gepatroj Ptaho kaj SeĥmetaBastet
Patro
Patrino Seĥmeta
simbolo lilio
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Nefertem
vdr
Nefertumo

Pli poste Atumo estis pli kaj pli similigita al Reo (aŭ Ra), adoriĝis sub la nomo Atum-Ra (do Atumo-Reo), kaj la homoj ekrigardis Nefertumo propra diaĵo. Inter la titoloj de Nefertumo estis "Li kiu estas bela" kaj "Nimfeo de la suno", kaj versio de la "Libro de Mortuloj" tekstas "Leviĝu kiel Nefertumo el la blua nimfeo, al la nazotruoj de Reo, kaj plusupreniru la horizonton ĉiutage". Kiam kreskis la forto de la urbo Memfiso, la ĉefa urba dio, Ptaho, estis deklarita la origina kreinto de la mondo, kaj do ĉiuj aliaj dioj estu kreaĵoj de Ptaho. Konsekvence la mondkrea aspekto de Atumo-Reo, do Nefertumo, estis ŝanĝita al esti nur la filo de Ptaho. Kiel filo de Ptaho, oni konsideris aŭ Seĥmeto, aŭ Bastet (kiu ajn estis konsiderita la edzino de Ptaho) la patrino de Nefertumo. Kiel dio nun ne plu asociigita al la kreo de la mondo, sed nur al la tre aroma blua nila nimfeo, li iĝis dio de parfumo kaj bonŝanco. En artaĵoj, Nefertumo estas kutime bildigita kiel bela juna viro kun bluajn nimfeoj ĉirkaŭ sia kapo. Kiel filo de Basto, li ankaŭ foje havas la kapon de leono, en iuj bildigoj ankaŭ la korpon.

Nefertumo estis asociigita kaj kun la odoro de la nila nimfeo kaj kun sia supozata narkotaĵa efiko (kiu estas larĝe supozata, sed tamen ĝis nun science nepruvita). La loĝantoj de antikva Egiptio ofte havis mallarĝajn statuetojn de li kun si, kiel bonŝancigaj amuletoj.

Referencoj redakti

  1. (1954) Der Gott auf der Blume: Eineagyptische Kosmogonie und ihre weltweite Bildwirkun (germane). Verlag Artibus Asiæ.