Nefinita konstruaĵo

Nefinita konstruaĵo estas arkitektura konstruaĵo, forlasita antaŭ ol esti finkonstruita. Temas ankaŭ pri konstruataj konstruaĵoj, ĉefe kiam la konstruado antaŭeniras nur malrapidege.

Capelas imperfeitas de Batalha, Portugalio.
La Szkieletor en Krakovo, Pollando, restas nefinita, ĉar finkonstrui aŭ malkonstrui ĝin estos tro multekosta.

Multaj konstruprojektoj restis nefinitaj je diversaj etapoj. La laboro povus esti finita kiel projekto kaj neniam esti realiĝin, aŭ estos fordoni dum konstruo.

Unu el la plej konataj daŭre nefinitaj konstruaĵoj estas la Pentofera Templo de la Sankta Familio de Antoni Gaudí en Barcelono, preĝejo, kiun oni ekkonstruis en la 1880-aj jaroj, kaj kiun oni nun supozas finkonstruita en la 2020-aj jaroj.

En la najbara lando Portugalio estas unu el la plej konataj monumentoj de la lando nome Monaĥejo de Batalha kies Panteono de Don Duarte restis el 1434 kiel nefinita konstruaĵo kaj precize tio estas parto de ties nuna allogaĵo, ĉar la taga lumo permesas vidi la internon de ege bela gotika konstruaĵo nome en la portugala Capelas imperfeitas (Nefinitaj Kapeloj). Fakte la diferenco inter tiu konstruaĵo kaj aliaj famaj nefinitaj konstruaĵoj estas ke tute oni ne intencas fini ties konstruadon, kio tute estus atenco kontraŭ la esenco de tiom antikva monumento.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti