Nefrono (el la greka νεφρός - nefros, signife "reno") estas la baza strukturo kaj funkcia unuo de la reno. Ties ĉefa funkcion estas reguligi la koncentrecon de akvo kaj solveblaj substancoj kiaj saloj per filtrado fare de la sango, reabsorbante kio necesas kaj elpelante la reston kiel urino. Nefrono eliminas rubon el la korpo, regulas la sangovolumenon kaj la sangopremon, kontrolas nivelojn de elektrolitoj kaj de metabolitoj, kaj regulas la sangan pH. Ties funkcioj estas grave nepraj por vivo kaj estas regulata ĉe la endokrina sistemo fare de hormonoj kiaj la vazopresino, la aldosterono, kaj la paratiroida hormono.[1] Ĉe homoj, normala reno enhavas 800 000 ĝis 1,5 milionojn da nefronoj.[2]

Referencoj redakti

  1. Maton, Anthea; Jean Hopkins, Charles William McLaughlin, Susan Johnson, Maryanna Quon Warner, David LaHart, Jill D. Wright. (1993) Human Biology and Health. Englewood Cliffs, New Jersey, USA: Prentice Hall. ISBN 0-13-981176-1.
  2. Guyton, Arthur C.; Hall, John E.. (2006) Textbook of Medical Physiology. Philadelphia: Elsevier Saunders, p. 310. ISBN 0-7216-0240-1.