Nefud

Sablo en Sauda Arabio

La dezerto NefudNafud (arabe صحراء النفود الكبير) situas en la nordo de la Araba Duoninsulo, ene de Sauda Arabio. Ĝi longas proksimume 300 kilometrojn kaj larĝas 250 kilometrojn - la kompleta areo do kovras 78.000 km².

Nefud
sablomaro [+]

Koordinatoj28° 18′ 0″ N, 41° 0′ 0″ O (mapo)28.341Koordinatoj: 28° 18′ 0″ N, 41° 0′ 0″ O (mapo)
Areo78 000 km² (7 800 000 ha) [+]
Map
Nefud
Vikimedia Komunejo:  Nafud [+]
vdr

La dezerto, kiu estas kovrata per ruĝa sablo, havas multajn sabloŝtonojn, kiuj pro erozio ekhavis groteskajn formojn. La dezerto Nefud konatas pro siaj fortaj, subite ekestiĝantaj ventoj, kiuj kreas altajn dunojn. Tiuj dunoj atingas altecon de ĝis 180 metroj. Unu- aŭ dufoje dum la jaro pluvas. En iuj valoj proksime de la montaro Hiĝazo ekzistas oazoj, en kiuj kreskas grenoj, fruktoj kaj legomoj. Krome ne ekzistas surfaca akvo, ĉar la pluvakvo de vintraj ŝtormoj tuj absorbiĝas fare de la sablo.

La dezerto Nefud en la sudo pere de la teritorio Dhana konektiĝas kun la dezerto Rub al-Ĥali en la regiono Naĝd: La Dhana estas koridoro el sablo kaj ŝtonetoj, kiu longas 1290 kilometrojn kaj larĝas ĝis 80 kilometrojn.