Nekropolo de Pantaliko
La Nekropolo de Pantalika estas unu el la grandaj nekropoloj de Sicilio kaj entenas pli ol 5.000 tombojn. Ĝi situas en Ibleaj montoj inter la urbetoj Ferla kaj Sortino, distanco al Siracusa ĉ. 35 km.
Nekropolo de Pantaliko | ||
---|---|---|
nekropolo • arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 37° 8′ 0″ N, 14° 59′ 0″ O (mapo)37.1333333314.98333333Koordinatoj: 37° 8′ 0″ N, 14° 59′ 0″ O (mapo) | |
Areo | 2,06 km² (205,86 ha) [+] | |
Nekropolo de Pantaliko | ||
Vikimedia Komunejo: Pantalica [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
En 2005 UNESKO nomumis ĝin Monda Heredaĵo kune kun urbo Siracusa. [1]
Historio: Pantalika funkciis de la 13-a jarcento a.K. ĝis la 6-a jarcento a.K.. Ĝi estis la ĉefurbo de Sikeloj. En la 8-a jarcento a.K. komenciĝis la greka koloniigo de Sicilio - kaj malprospero por Pantalika.
La plej malnovaj el la "kamerotomboj" datiĝas el la jaro 1270, la plej novaj el la 8-a jarcento a.K.. En la unuaj jarcentoj p.K. oni evidente utiligis la tombojn kiel loĝejojn.
La tombokameroj ĉirkaŭigas la reĝan palacon de la Sikeloj ("anaktoro"), la solan loĝdomon, kiu estis elfosita de la Sikela urbo. La elfositaj trovaĵoj estis portitaj al la Arkeologia museum de Siracusa. Temas pri ceramikaĵoj, metalaj objektoj kaj objektoj de la ĉiutaga vivo de la loĝantoj.
fontoj redakti
ligiloj redakti
- Syracuse and the Rocky Necropolis of Pantalica (paĝo de UNESKO Mondheredaĵa Komitato - en angla lingvo)