Nelmo (latine Stenodus leucichthys nelma) estas fiŝo el la subfamilio Korigonenoj, subspecio de Stenodus leucichthys. Nelmo estas plej granda fiŝo el la Salmonedoj loĝantaj en Ob-Irtiŝa baseno (Rusio). Ĝia longo estas 60 ĝis 89 cm (maksimume 150 cm), pezo 4 ĝis 12 kg (maksimume ĝis 40 kg).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nelmo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Familio: Salmonedoj Salmoniformes
Subfamilio: Korigonenoj Coregonus
Peter Simon Pallas, 1771
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

De aliaj reprezentantoj de tiu ĉi klaso ĝi diferenciĝas per granda buŝo, havanta akrajn malgrandajn dentojn. Longa korpo havas grandajn arĝentajn skvamojn, ventro estas blanka, en vosto troviĝas grasa naĝilo. Supremakzela osto ne atingas vertikalan linion de la malantaŭa rando de okulo. Diference de la aliaj Salmonedoj nelmo havas malhelajn makulojn surkorpe. Seksaranĝo estas neklare indikita, nur ĉe femaloj, malofte ĉe maskloj. Sur skvamoj kaj kapo evoluas krestecaj kaj tuberecaj kreskaĵoj.

Areo redakti

Nelmo loĝas en nesala akvo. Ĝi estas orienta subgenro de la vaste disvastiĝinta subspecio Stenodus leucichthys, kiu loĝas en la riveroj ĉe la Arkta Oceano (de la rivero Ponoj (Rusio) ĝis la rivero Makenzio (Kanado) kaj nord-orienta parto de la Pacifiko. Aparte multas nelmoj en la grandaj riveroj kiel Obo, Jeniseo, Irtiŝo, Leno. En akvujoj de la Ob-Irtiŝa baseno nelmo loĝas preskaŭ ĉie. Esploristoj asertas, ke ekzistas lokaj populacioj: zajsana, irtiŝa, supreoba, ĉariŝa. Eble ĝi ankaŭ loĝas en enfluejoj de Obo — Ĉulimo kaj Kij, sed tiu fakto estas malmulte esplorita. Estis pruvita ekzisto de la supreoba kaj tuvoda populacioj en Novosibirska akvorezervujo kaj la supra parto de Obo.

Reproduktado redakti

Diference de Stenodus leucichthys, nelmo seksmaturiĝas longa je 60-90 cm diversaĝe: en Jeniseo en 8-10-a vivojaro, en Obo kaj Peĉora en 14-15-a vivojaro, en Anadiro en 8-13-a vivojaro. En Peĉora, Irtiŝo, Ob ĝi vivas ĝis 16 jaroj, en Jeniseo, Leno, Anadiro ĝis 22 jaroj.

Grandan parton de sia vivo nelmo pasigas en malsupraj partoj de la rivero Obo kaj Oba golfo, en malsaligitaj partoj de maro. Reproduktantaj fiŝoj supreniras en riverojn por frajdemetado. Tiu iro okazas por aparta fiŝo ne ĉiujare, sed du kaj pli jarojn post antaŭa frajdemetado. Iro komenciĝas tuj post glacidrivado, plej intense en junio-julio. En aŭgusto-septembro nelmoj atingas Sudan Siberion kaj eniras tieajn riverojn. Enirinte riveron ili unue tenas sin proksime al fundo kaj iras laŭ riverujo. Poste nelmo ofte leviĝas al supraj akvotavoloj. Ĝi evitas malprofundaĵojn kaj benkojn.

Dambo de la Novosibirska hidroelektra centralo baris aliron al 60 % da frajdemetejoj. Rezulte de tio reduktiĝis ties reproduktado. Nun apud la supremenciita dambo troviĝas sola konata en Obo frajdemetejo de nelmo, kovranta areon de 233 hektaroj. Nelmo aperas ĉi tie antaŭ frajdemetado, en la dua duono de oktobro.

Frajdemetado okazas en la dua duono de septembro kaj en oktobro, kiam temperaturo de akvo atingas 3 ĝis 8 °C. Plejofte tio okazas en lokoj kun sabla-gruza fundo kaj rapida fluo, en profundo de 2-3 metroj. Ordinare nelmo demetas 80-420 milojn da frajeroj. Frajo evoluas inter ŝtonoj dum tuta vintro. Larvoj traboras ŝelon en majo — komenco de junio, post 250-260 tagoj de evoluo, kiam alfluas freŝa degela akvo. Larvoj aperas 12-14 mm longaj. Ili konvertiĝas al fiŝidoj post atingi longon 34-46 mm.

Fiŝidoj falruliĝadas en malsuprajn partojn de Obo dum kelkaj jaroj, uzante flankajn akvujojn de ĉeflueja riverujo por kreskiĝi. Frajdemetejoj de nelmo estas priskribitaj ankaŭ en supra Irtiŝo kaj uralaj alfluejoj de Obo (Norda Sosva kaj aliaj). Nelmo rapide kreskas: post 5 jaroj ĝi havas longon 80-90 cm kaj pezon 5-7 kg.

Post frajdemetado nelmoj aktive manĝas, restarigante siajn fortojn. Tutan vintron kaj printempon ili pasigas en riveroj kaj naĝas al malsupraj riverpartoj kaj maro nur somere. Kelkaj populacioj konstante loĝas en riveroj kaj lagoj sen eliri maron.

Konduto redakti

En rivero nelmo ĉiam staras kapon kontraŭ fluo. Ĝi vivas nur en fluakvo.

Ekde la unua vivojaro nelmo kondutas kiel rabfiŝo. En stomakoj de 30-tagaj junaj nelmoj sciencistoj trovis ne nur diversajn larvojn, sed ankaŭ fiŝedojn de aliaj specioj. Plenkreska nelmo manĝas eperlanon, Coregonus albula, fiŝedojn de ciprinedoj kaj perkedoj. Dum ĉasado nelmo agadas tre energie — ĝi rapide penetras gregojn de fiŝetoj kaj batas ilin per vosto por poste kolekti embarasitajn fiŝojn. Tiu bato estas brua kaj forta, videbla de ekstere.

Nutra valoro redakti

Nelmo estas konsiderata valora fiŝo, delikataĵo. Aparte alte oni taksas malforte peklitan muksunon, por kio oni superŝutas freŝan fiŝon per salo kaj lasas ĝin sub premo dum 8-10 horoj. Krome ĝi estas ofte uzata por preparado de fiŝrabotaĵo, fiŝkuko, ŝaŝliko.

Bredado redakti

Unuaj eksperimentoj pri bredado de nelmo okazis en 1934 en la Tomska fiŝbredejo. Aŭtune de 1936 frajon de nelmo oni kolektis en supraj partoj de Obo (vilaĝo Rominskoje). Entute oni kolektis 21,9 milionojn da frajeroj kaj per tio pruvis la eblon de nelma bredado. Sed tiutempe nelmo abundis en Obo, do daŭrigo de la laboro estis malbezona. En 1971 kunlaborantoj de la instituto SibribNIIprojekt denove bredis frajon de nelmo kaj ricevis 200 mil larvojn, kiuj estis ellasitaj en la lago Sartlan. Aŭtune ili pezis 6,1 g, post jaro 240-260 g. Eksperimentoj pruvis, ke tiele oni povus kreskigi kvanton de la populacio kelkfoje kaj garantii fiŝkaptadon ĝis 500 tunoj.

Fiŝkaptado kaj protektado redakti

Antaŭ bari la riveron Obo oni kaptis en ĝi ĉiujare ĝis 610 tunojn da nelmo. En unuaj jaroj post barado de la rivero oni kaptis apud la dambo 20-30 tunojn. Poste la kvanto falis ĝis 5-6 tunoj. Ĉiujare tiu kvanto malkreskas.

Ĉiuj fiŝkaptaj Salmonedoj estas protektataj de la ŝtato, do fiŝkaptado de nelmo estas malpermestia en Suda kaj Centra Siberio. En Norda Siberio fiŝkaptado estas permesita, sed limigita. Elakvigita nelmo odoras je freŝaj kukumoj. Post kelkaj minutoj sen akvo ĝi mortas, kun grava sangofluo per brankoj. Plejparte oni kaptas ĝin matene, malpli ofte tage kaj vespere, tre malofte nokte.

Fontoj redakti