Nelsona Piliero (Dublino)

(Alidirektita el Nelsona Piliero)

La Nelsona Piliero (angle Nelson's Pillar, gaele: Colún Nelson) estis piliero kun statuo de Horatio Nelson, kiu staris centre de strato O'Connel Street en Dublin. Ĝi estis konstruita en 1808, tri jarojn post la morto de admiralo Nelson, por honori lin.

Nelsona Piliero
Nelson's Pillar
triumfa kolono
Bazaj datoj
Arkitekto Francis Johnston • William Wilkins vd
Estiĝo 1808
Malfermo 21-a de oktobro 1809
Lando Irlando vd
Situo Dublino
Situo
Geografia situo 53° 20′ 59″ N, 6° 15′ 37″ U (mapo)53.349805555556-6.26025Koordinatoj: 53° 20′ 59″ N, 6° 15′ 37″ U (mapo)
Nelsona Piliero (Irlando)
Nelsona Piliero (Irlando)
DEC
Nelsona Piliero
Nelsona Piliero
Situo de Nelsona Piliero
Map
Nelsona Piliero
vdr

La pli konata Nelsona Kolono en Londono estis starigita nur en 1849. Probable la rapido en la starigo de la piliero celis ne nur honori la admiralon, sed ankaŭ demonstri la britan superecon super Irlando, tiam plene dependa de Britio kaj de 1801 eĉ parto de la Unuigita Reĝlando (sendependa nur en 1921).

La piliero estis dorika kolono alta 36,9 metrojn (121 futojn). Ĝi portis statuon 3,9 metrojn (13 futojn) altan, skulptitan de Thomas Kirk el Cork. La suma alto de 40,8 metroj restas konsiderinde sub la pli ol 60 metroj de la londona kolono. La tuton planis kaj desegnis Francis Johnson. La piliero interne havis spiralan ŝtuparon, kiu permesis atingi belvidan platformon. Origine la enirejo estis subtera, sed en 1894 G. P. Baxter aldonis superteran enirejon.

La detruo de la piliero redakti

En la nokto de la 7-a al la 8-a de marto 1966 grupo da IRA-anoj metis bombon al la piliero, kiu eksplodis je la 2-a horo matene. Ĝi faligis la statuon sur la straton kaj disĵetis grandajn ŝtonpecojn, sed ne vundis homojn. Proksime staranta taksiisto Steve Maughan tamen perdis sian taksion, kiu estis detruita. Inter la atencintoj estis Joe Christle, advokato; ilia intenco eble estis memorigi la kvindekan datrevenon de la Paska Ribelo.

Dum kelkaj tagoj miloj da homoj pilgrimis al la loko por bonetose admiri "La Stumpon".

Du tagojn poste pioniroj-soldatoj de la Irlanda Armeo eksplodigis la stumpon, ĉar rekonstruado estis taksita tro danĝera. La fakule aranĝita eksplodo rompis multajn fenestrojn proksimajn kaj kaŭzis pli da detruo ol la origina atenco.

La rompaĵoj de la monumento estis transportitaj al la deponejo East Wall. La plato kun la monumenta surskribo estis portita al la ĝardeno de domo Butler en Kilkenny.

La Turo de la Lumo redakti

En 2003 oni konstruis en la loko de la iama piliero novan monumenton 123 metrojn altan, nomatan gaele An Túr Solais (Turo de la Lumo) aŭ angle Monument of Light (Monumento de Lumo).

La evento en kantoj redakti

Kelkaj kantoj estis verkitaj pri la evento, ĉiuj el la irlanda vidpunkto, do ĝojaj pri la forigo de brita simbolo.

  • Up went Nelson in old Dublin
  • Lord Nelson de Tommy Makem
  • Nelson's Farewell (la adiaŭo de Nelson) de Joe Dolan